Familio Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio Koch
Dinastio
politika dinastio
Dinastiaj rilatoj
Branĉoj Charles Koch • David H. Koch • Fred Chase Koch • Bill Koch • Frederick R. Koch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La familio Koch [koŭk] estas usona negocista familio, plej menciata pro sia politika aktivado, donacante al ekonomie dekstrismaj, krimjustec-reformaj, klimatŝanĝo-neaj, kaj Respublikanaj Partiaj aferoj, kaj pro sia rego de Koch-Industrioj, la dua plej granda private posedata firmao en Usono (kun enspezoj de $100 miliardoj en 2017). La familia firmao estis komencita de Fred C. Koch, kiu evoluigis novan metodon por la rafinado de peza kruda petrolo en benzinon. Kvar el la filoj de Fred procesis unu kontraŭ la aliaj pri siaj interesoj en la firmao dum la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj.

Charles G. Koch kaj David H. Koch, hodiaŭ ofte referencataj kiel la fratoj Koch – kaj la solaj du el la kvar filoj de Fred Koch, kiuj ankoraŭ restas kun Koch Industrioj – estas asociataj kun la Koch-familiaj fondaĵoj. Charles kaj David Koch konstruis politikan reton de konservativaj donacantoj kaj la fratoj funelas financan enspezon al televida kaj plur-amaskomunikila reklamado.

Laŭ la enketa ĵurnalisto Jane Mayer kaj la ekologia NRO Greenpeace, la fratoj aktive rolas en la oponado de leĝoj, kiuj celas batali kontraŭ klimata ŝanĝo. La homfarita klimatŝanĝa neanto Willie Soon ricevis 230 000 usonajn dolarojn el la Charles G. Koch Charitable Foundation. Organizaĵoj financataj de la fratoj Koch, kiel Americans for Prosperity, The Heritage Foundation, Cato Institute kaj Manhattan Institute, aktivas pri la neado de la tutmonda varmiĝo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Koch family en la angla Vikipedio.