Familio Vanderbilt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio Vanderbilt
Dinastio
familio
Lando Usono vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Cornelius Vanderbilt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cornelius Vanderbilt en 1846.
The Breakers, konstruita en 1892–1895 fare de Cornelius Vanderbilt la 2-a.
Hejmo de Frederick William Vanderbilt, nune konata kiel Vanderbilt Mansion National Historic Site.

La familio Vanderbilt estas usona familio de nederlanda origino kiu akiris elstarecon dum la nomita Gilded Age (orumita epoko). Ties sukceso ekis pro la imperioj de Cornelius Vanderbilt en la fakoj de ŝipoj kaj fervojoj, kaj la familianoj etendis ilin al variaj aliaj areoj de industrio kaj filantropio. La posteuloj de Cornelius Vanderbilt plue konstruigis grandajn domegojn ĉe la Kvina Avenuo en Novjorko; luksegajn "somerdomojn" en Newport, Rod-Insulo; la palacan Biltmore House en Asheville (Norda Karolino); kaj variajn aliajn luksegajn domegojn.

La Vanderbilt-oj estis iam la plej riĉa familio en Usono. Cornelius Vanderbilt estis la plej riĉa usonano ĝis sia morto en 1877. Post tio, lia filo William ricevis la riĉon de sia patro, kaj estis la plej riĉa usonano ĝis sia morto en 1885. La elstareco de la Vanderbilt-oj daŭris ĝis la mezo de la 20a jarcento, kiam la 10 grandaj domegoj de la familio en la Kvina Avenuo estis detruitaj, kaj plej el la aliaj domegoj de la Vanderbilt-oj estis venditaj aŭ konvertitaj en muzeoj dum tio kio estis nomita kiel la "Falo de la Domo Vanderbilt".[1][2]

Branĉoj diversaj de la familio troviĝas en la Orienta marbordo de Usono. Nuntempaj posteuloj estas la ĵurnalisto Anderson Cooper, aktoro Timothy Olyphant, muzikisto John P. Hammond kaj scenaristo James Vanderbilt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Review of Fortune's Children: The Fall of the House of Vanderbilt". The New York Times. 24a de septembro, 1989. Alirita la 1an de septembro 2019.
  2. Vanderbilt, Arthur T., II (1989). Fortune's Children: The Fall of the House of Vanderbilt. New York: Morrow. ISBN 0-688-07279-8.