Famke Janssen
Famke Janssen | ||
---|---|---|
Famke Janssen dum la WonderCon en marto 2013
| ||
Persona informo | ||
Famke Janssen | ||
Naskiĝo | la 5-an de novembro 1964 en Amstelveen Nederlando | |
Lingvoj | angla • nederlanda • franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | |
Alma mater | Universitato Kolumbio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Antoinette Beumer • Marjolein Beumer vd | |
Edz(in)o | Kip Williams vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro • modelo • filmreĝisoro • filmproduktoro • scenaristo • televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 1992-nuntempe | |
Aktorado | ||
Fama rolo | Xenia Onatopp | |
Pluaj premioj | Saturn-premio por plejbona akcesora aktorino 2007 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Famke JANSSEN (la 5-an de novembro 1964 ) estas nederlanda filmaktorino. Ŝi finatingis mondan publikan atenton per sia rolo kiel Xenia Onatopp, la virino kiu povis mortigi per siaj femuroj, en la Bondfilmo GoldenEye.
Famke Janssen naskiĝis kiel Famke Beumer en Amstelveen. Ŝi estas la fratino de aktorino Antoinette Beumer kaj filmreĝisorino Marjolein Beumer. En 1984 ŝi transloĝiĝis al Usono, kie ŝi komencis profesian karieron kiel modelo ĉe Yves Saint Laurent. Ŝi studis literaturon je la Universitato de Kolumbio, post kio ŝi foriris al Losanĝeleso. Ŝi ludis en televidserioj kiel Melrose Place kaj Star Trek: The Next Generation. En 1992 ŝi debutis en la filmdramo Fathers and Sons.
En 1995 Famke Janssen atingis publikan atenton pro sia rolo en GoldenEye, kun Pierce Brosnan. Post tio ŝi rolis inter aliaj en The Gingerbread Man de Robert Altman, Celebrity de Woody Allen, The Faculty de Robert Rodriguez kaj Rounders, kun Matt Damon kaj Edward Norton. En 2000 ŝi ludis en Love & Sex kun Jon Favreau kaj en X-Men kiel Dr. Jean Grey. Du jarojn pliposte ŝi ludis en la daŭrigo X2. Ŝi ankaŭ havis gravan gastrolon en Ally McBeal.
Famke Janssen estis de 1995 ĝis 2000 edzino de filmreĝisoro Tod Williams.
Ŝi estas vegetaranino kaj volas fariĝi veganino.
Selektita filmografio
- Fathers & Sons (1992)
- Relentless IV: Ashes to Ashes (1994)
- Lord of Illusions (1995)
- GoldenEye (1995)
- Dead Girl (1996)
- City of Industry (1997)
- Snitch (1998)
- The Gingerbread Man (1998)
- Deep Rising (1998)
- RPM (1998)
- Celebrity (1998)
- Rounders (1998)
- The Adventures of Sebastian Cole (1998)
- The Faculty (1998)
- House on Haunted Hill (1999)
- Love & Sex (2000)
- Circus (2000)
- X-Men (2000)
- Made (2001)
- Don't Say a Word (2001)
- I Spy (2002)
- X2 (2003)
- Eulogy (2004)
- Hide and Seek (2005)
- The Treatment (2006)
- X-Men 3 (postprodukto, 2006)
- The Four Saints (anoncita, 2006)