Saltu al enhavo

Fanĉengan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fanĉengan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 538000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 046 068  (2020) [+]
Loĝdenso 168 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 36′ N, 108° 18′ O (mapo)21.6108.3Koordinatoj: 21° 36′ N, 108° 18′ O (mapo) [+]
Areo 6231,97 km² ( 623 197 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Fanĉengan (Ĉinio)
Fanĉengan (Ĉinio)
DEC
Situo de Fanĉengan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fangchenggang [+]
vdr

Fanĉengan, per simpligita ĉina skribo 防城港, laŭ pinjino Fángchénggǎng, laŭ vjetnamie Thành phố Phòng Thành estas prefektujnivela milionurbo kaj marhaveno en provinco Gvanŝio en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Haveno de Fanĉen".

Urbodomo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela loĝantaro en 2024 estis 1 079 800.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Marborda urba areo

La prefektujnivela areo estas la plej suda haveno en Ĉinio laŭ Vjetnama golfo kaj limurbo ĉe Vjetnamio. Ĝi havas 584 kilometrojn marbordon kaj kovras 6181 km², dum konsistas el 4 dividoj. La alteco estas 1462 m super la marnivelo.

Historie Fanĉengan apartenis al la provinco Gŭangdongo, dum Gvanŝio ne havis aliron al la maro. Tial Gvanŝio ricevis marbordajn areojn de Gŭangdongo en la 1950-aj jaroj kaj iom poste. La prefektujnivela milionurbo estis kreita en 1993.

Krom havenrilataj industrioj ekzistas turismo, komerca fiŝkaptado, akvoenergia produktado, manĝaĵprilaborado kaj agrikulturo (rizo, maizo, arakido, oranĝo kaj sukerkano). Naturaj rimedoj estas karbo, kalkŝtono kaj fonta akvo.

La plej signifaj edukejoj estas universitato, kampuso aŭ filio, krome altlernejo.

Stacidomo

Fanĉengan estas alirebla trajne kaj aŭtovoje. La haveno havas signifan vartrafikon. La plej proksima flughaveno situas ĉirkaŭ 91 km for (1 horo da veturado).

La prefektujnivela areo apartenas al la orientazia subtropika musona klimatzono influita de oceano kaj montaro. La areo havas abundajn sunbrilon kaj pluvokvanton, ankaŭ agrablan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-26 °C.

Bildoj pri Fanĉengan
Vojkruciĝo
Urba panoramo
Vojo
Fervoja ponto
Distrikta merkato


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kultura kaj Arta Centro
  • muzeoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • Angla Vikipedio