Fanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fanda lingvo[1] estas sinteza lingvo tia, en kiu la fleksiiloj plejparte kombinas po plurajn morfologie nedisigeblajn („kunfanditajn“) signifojn. Fanda lingvtipo kontrastas kun la aglutina lingvotipo, en kiu la fleksiiloj havas po unu gramatikan valoron.

Ekz-e konsideru la Latinan vorton lupos (Latino estas lingvo fanda) kompare kun la samsignifa Esperanta vorto ‹lupojn›. La vorto Latina konsistas el la bazo lup- kaj la finaĵo -ōs, indikanta akuzativon plurnombrajn. Simile, la vorto Esperanta konsistas el la radiko lup- kaj la finaĵa parto -ojn. Sed en la aglutina Esperanto ĉi tiun -ojn ni povas pluen dismeti: -o/j/n, kaj ĉe tio la morfemo -o- indikas substantivecoj; -j-, plurnombron; kaj -n, akuzativon. La Latina -ōs indikas la samajn gramatikaĵojn — sed nedidisigeble, kunfandite.

La termino[redakti | redakti fonton]

Kaj por la lingvoj fandaj, kaj por la lingvoj aglutinaj karakteriza estas abundo da fleksioj, kaj tiusence ambaŭ lingvotipojn logike oni rajtus nomi „lingvoj fleksiaj“. La aglutinaj vortoformoj lupo, lupon, lupoj, lupojn estas samtiom fleksiaj kiel la fandaj lupus, lupum, lupi, lupos.

Tamen por la lingvistoj de la 19ª jc la lingvoj fleksiaj estis precipe la klasikaj lingvoj kiaj Latino kaj la greka; tial iuj nelogike plu rezervas la terminon „fleksiaj lingvoj“ nur por la lingvoj fandaj. Tion oni povas vidi en diversaj Vikipedioj nacilingvaj. Tiu arkaika terminuzo estas konfuza kaj precipe ĝena en la studoj esperantologiaj (aŭ aliaj studoj pri la lingvoj aglutinaj).

J.C. Wells rimarkigas:[1]

mi zorge aplikas la terminon „fanda lingvo“ por la tipo de la greka, la latina, kaj la rusa, anstataŭ la ofte uzata esprimo „fleksia lingvo“. Efektive okazis multe da konfuziĝo pro tio, ke oni ne distingis klare inter fandado kaj sintezado. La sintezeco (kontraŭ analizeco) de lingvo estas la grado, je kiu ĝi kunigas plurajn morfemojn samvorten … La fandeco (kontraŭ aglutineco) de lingvo estas la grado, je kiu ĝi kunigas plurajn morfemojn sammorfen.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 John C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Roterdamo: UEA, 1989. P. 29.