Tikos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fang Shanjing)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri homo. Por informoj pri vilaĝo en Hungario, vidu la artikolon Tikos (vilaĝo).
Tikos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1906 (1906-11-30)
Morto 30-an de novembro 1982 (1982-11-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

TikosFang Shanjing[1] (ĉine 方善境; 1907-1983) estis esperantisto en Ĉinio.

Tikos esperantistiĝis kiam li estis mezlernejano en 1924. En 1929 li kun la aliaj fondis la Esperantistan Asocion en Hankou. En 1932 li aliĝis al UEA kaj en 1949 fariĝis komitatano de la Ŝanhaja Esperantista Ligo. Li redaktis Esperantajn revuojn, ekzemple La Espero, Voĉo el Oriento kaj Popola Mondo. En 1958 li venis al la redaktorejo de El Popola Ĉinio kaj okupiĝis tie pri traktado kaj polurado de tradukaĵoj esperantaj. Li kompilis la libron Esperantaj legaĵoj kun Komentarioj kaj multajn lernomaterialojn.

Aparte menciinda estas tio, ke per fondo de Esperanta Koresponda Lernejo kaj aliaj rimedoj li trejnis grandan kvanton da novaj esperantistoj. Pro sia senlaca kaj sindona laborado kaj granda kontribuo por la ĉina Esperanto-movado S-ro Tikos ĝuis altan estimon inter la ĉina esperantistaro. Tikos estis ankaŭ komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Tikos tradukis al Esperanto Kiel Lu Ban majstriĝis. Kvankam li rekomendis traduki esperanten ĉinan panon kiel "manto-o", "ĝŭozi-o", aŭ "ŭoŭotou-o", neniu el ili estis aperigita en PIV.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shao Bin 1983 : Nelacigebla fervorulo: pri veterana esperantisto Tikos, El Popola Ĉinio, 10(301), pp. 17-18