Fani Pikover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fani Pikover
Fania Zamenhof.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 12-an de aprilo 1862 (1862-04-12)
en Bjalistoko, Gubernio de Grodno, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto nekonata
Loĝloko Veisiejai
Familianoj
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Mina Zamenhof, Ida Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Henriko Zamenhof, Leono Zamenhof, Felikso Zamenhof, Herŝ Zamenhof, L. L. Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof, Aŭgusta Hermelin
v  d  r
Information icon.svg
La domo de Fani Pikover en Veisiejai, en kiu loĝis LLZ

Fani(a) (jide Fejgla) PIKOVER, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1862[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].

Ŝi naskiĝis kiel la dua infano de Marko kaj Rozalia Zamenhof. Ekde 1881, post edziniĝo al loka apotekisto Pikover, ŝi loĝis en la litova urbeto Veisiejai. La edzo estis mense malsana, kaj Fani invitis sian fraton Ludovikon por eklabori en la urbo kiel kuracisto kaj samtempe helpi al la edzo. Zamenhof restis tie 4 monatojn en 1885[1].

Ŝi havis tri infanojn[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011
  2. 2,0 2,1 Heroldo de Esperanto, 21.03.1925