Fanny Crosby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fanny Crosby
Persona informo
Fanny Crosby
Naskonomo Frances Jane Crosby
Naskiĝo 24-an de marto 1820 (1820-03-24)
en Brewster
Morto 12-an de februaro 1915 (1915-02-12) (94-jaraĝa)
en Bridgeport
Tombo Mountain Grove Cemetery, Bridgeport vd
Religio Metodismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Fanny Crosby
Familio
Patro John Crosby vd
Patrino Mercy Crosby Morris vd
Profesio
Okupo komponisto • poeto • kantistoverkistoinstruisto • himnoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1844–1915 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fanny Crosby

Fanny CROSBY [elparolu feni krazbi], pli plene Frances Jane Crosby (24-a de marto 182012-a de februaro 1915) estis usona lirikisto plej konata pro siaj protestantaj kristanaj himnotekstoj. Ŝi estis unu el la plej abunde verkintaj himnistoj en la historio, verkante pli ol ok mil poemojn (el kiuj milojn oni kantigis) malgraŭ tio, ke ŝi blindiĝis en la aĝo de ses semajnoj pro kuracista fuŝo. Dum sia vivo ŝi estis unu el la plej konataj virinoj en Usono. Ŝi ne nur ne plendis pri sia blindeco, sed ofte diris, ke ĝi estas al ŝi beno.

Ŝi diplomiĝis ĉe la Novjorkia Lernejo por Blinduloj, kaj poste laboris tie kiel instruistino. Ŝi aktivis en politika agado por akiri pli da publika subteno por servoj al la blindularo. En 1858 ŝi edziniĝis al alia blinda instruisto, Alexander van Alstyne. Ilia sola filino mortis kiel bebo.

Ŝi verkis ankaŭ sekularajn popularajn kantojn, el kiuj iuj siatempe furoris; plej elstare "Rosalie, the Prairie Flower", per kiu ŝi gajnis pli ol tri mil dolarojn.

Crosby estis aktiva membro de la Metodista Episkopa Preĝejo de S-ta Johano en Novjorko. Ŝi verkis sian unuan himnotekston kiam ŝi fariĝis aktiva membro de St. John's Methodist Episcopal Church en New York City.

Ŝi komencis verki poemojn jam kiam ŝi estis 8-jaraĝa. Ŝia unua eldonaĵo estis A Blind Girl and Other Poems (1844: "Blinda knabino kaj aliaj poemoj"); aliaj poemaroj sekvis.

Crosby verkis sian unuan himnon en 1863 por la estimata komponisto-eldonisto William B. Bradbury. Ĝi nomiĝis "There's a Cry from Macedonia" kaj ĝi ne estas unu el ŝiaj ankoraŭ konataj pecoj. Dum la sekvaj jardekoj ŝi verkis por ĉiuj tiuepoke konataj usonaj komponistoj en la ĝenro gospel hymns ("gospelaj himnoj"), sed plej elstaras nombre, ĉe ŝiaj plu kantataj tekstoj, la melodioj de W. H. Doane.

Ĉar iuj kantaro-redaktoroj ne volis aperigi tro multajn tekstojn de la sama aŭtoro, Crosby uzis pli ol cent plej diversajn plumnomojn. Nuntempe, tamen, oni preskaŭ ĉiam trovas ŝiajn verkojn sub la nomoj "Fanny Crosby", "Frances Jane Crosby", aŭ (ŝia postedziniĝa nomo) "Mrs. F. J. C. Van Alstyne".

Crosby estis tre konata dum la vivo; ŝi ofte renkontiĝis kun usonaj prezidentoj, generaloj kaj aliaj famuloj. Ŝi ludis himnon ("Safe in the Arms of Jesus") ĉe la enteriga solenaĵo de Prezidento Grant en 1885. En postaj jaroj ŝi fariĝis ankaŭ konata kaj populara prelegisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]