Fanny kaj Alexander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fanny kaj Alexander
Fanny and Alexander painting.jpg
Originala titolo Fanny och Alexander
Originala lingvo sveda lingvo
Kina aperdato 17 dec. 1982, 17 jun. 1983, 8 okt. 1983
Ĝenro filma dramo
Kameraado Sven Nykvist
Reĝisoro(j) Ingmar Bergman
Produktisto(j) Jörn Donner
Scenaro Ingmar Bergman
Muziko Daniel Bell
Ĉefrolantoj Börje Ahlstedt · Anna Bergman · Gunn Wållgren · Kristina Adolphson · Erland Josephson · Mats Bergman · Jarl Kulle · Lena Olin · Harriet Andersson · Allan Edwall · Ewa Fröling · Jan Malmsjö · Christina Schollin · Kerstin Tidelius · Marianne Aminoff · Mona Malm · Pernilla August · Pernilla Wahlgren · Stina Ekblad · Svea Holst · Siv Ericks · Inga Ålenius · Gösta Prüzelius · Hans Strååt · Carl Billquist · Axel Düberg · Olle Hilding · Peter Stormare · Gerd Andersson · Gunnar Björnstrand · Heinz Hopf · Ernst Günther · Marie-Hélène Breillat · Käbi Laretei · Georg Årlin · Per Mattsson · Majlis Granlund · Marianne Karlbeck
Produkto Gaumont
IMDb
Information icon.svg
vdr

Fanny kaj Alexander (en sveda: Fanny och Alexander, esperantigebla ankaŭ kiel Fanjo kaj Aleksandro) estas historia drama filmo de 1982 verkita kaj reĝisorita de Ingmar Bergman. La intrigo fokusas sur du gefratoj kaj ilia ampleksa familio en Uppsala, Svedio, dum la unua jardeko de la 20-a jarcento. Post la morto de la patro de la infanoj (Allan Edwall), ilia patrino (Ewa Fröling) reedziniĝas al elstara episkopo (Jan Malmsjö) kiu iĝas tro rigida kaj severa al Alexander pro sia vigla imagopovo.

Bergman intencis Fanny kaj Alexander kiel sia fina filmo antaŭ retiriĝi, kaj lia scenaro estas duon-membiografia. La roluloj Alexander, Fanny kaj la duonpatro Edvard estas bazitaj sur li mem, lia fratino Margareta kaj patro Erik Bergman, respektive. Multaj el la scenoj estis filmitaj sur lokoj de Uppsala. La dokumenta filmo Dokument Fanny och Alexander estis farita samtempe kun la filmado kaj kronikigas la produktadon.

La kritikisto Roger Ebert observis ke la urbo de la filmo estas sennoma.[1] Tamen, kelkaj publikaĵoj referencas al ĝi kiel la naskurbo de Bergman nome Uppsala.[2][3][4] Frank Gado sugestas ke "kvankam ne identigita laŭ la nomo," la urbo estas "senerare Uppsala."[5]

La produktado estis origine planita kiel serieto por televido kaj muntita en tiu versio, kiu daŭris 312 minutojn; poste oni kreis version de nur 188 minutoj por publikigo en kinejoj, kvankam tiu versio estis fakte kiu estis publikigita la unua. La televida versio ekde tiam estis publikigita kiel kompleta filmo, kaj ambaŭ versioj esits montritaj en spektaklejoj tra la tuta mondo. La versio de 312 minutoj estas unu el plej longaj kinfilmoj en historio.

Fanny kaj Alexander ricevis premiojn, estis adaptita al teatro kaj en postaj filmaj versioj fare de aliaj reĝisoroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gado, Frank (1986). The Passion of Ingmar Bergman. Duke University Press. ISBN 978-0-822-30586-6.
  • Haenni, Sabine; Barrow, Sarah; White, John, eld. (2014). The Routledge Encyclopedia of Films (Reviziita eld.). Routledge. ISBN 978-1-317-68261-5.
  • Ebert, Roger (5a de Decembro 2004). "Fanny and Alexander". RogerEbert.com. Arkivita el la originalo en 14a de Decembro 2017. [1] Alirita la 26an de Marto 2018.
  • Haenni, Barrow & White 2014, p. 231.
  • Canby, Vincent (17a de Junio 1983). "Movie Review: Fanny and Alexander (1982)". The New York Times. Arkivita el la originalo en 5a de Novembro 2013. [2] Alirita la 26an de Marto 2018.
  • Kempley, Rita (1a de Julio 1983). "Bergman's 'Fanny and Alexander'". The Washington Post. Arkivita el la originalo en 29a de Decembro 2017. [3] Alirita la 26an de Marto 2018.
  • Gado 1986, p. 496.