Fantazipecoj op. 12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ok Fantasiestücke (fantazipecoj) op. 12 formas ciklon de pianoverkoj de Robert Schumann. Schumann komponis la pecojn printempe 1837. La titolo estas inspirita de la kolekto de E. T. A. Hoffmann, Fantasiestücke in Callots Manier, kaj per tio ankaŭ de la fantazionocio de Novalis.[1] Schumann dediĉis la ciklon al Anna Robena Laidlaw (1819–1901), skota pianistino kaj lerninto de Henri Herz kaj Ludwig Berger.[2] Kun ŝi li mallonge tenis interligon, pri kio informas lia leterkomunikado kun ŝi kaj Clara Wieck same kiel taglibronotoj de Schumann.[3][4]

Movimentaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La fantazipecoj op. 12 estas la unua verkciklo por piano de Schumann kaj ĝiaj movimentoj portas seninterrompe poeziajn, programecajn titolojn. Plurfoje Schumann atentigis pri tio, ke li tiaspecajn titolojn ĉiam nur aldonis post finado de la komponaĵo. Temas do ne pri programmuziko.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Silvio Vietta: Der Phantasiebegriff der Frühromantik und seine Voraussetzungen in der Aufklärung. In: Die literarische Frühromantik. Göttingen 1983, S. 208-220
  2. Nicolas Slonimsky (Hrsg.): Baker's Biographical Dictionary of Musicians. 5. Auflage, New York 1958, S. 897
  3. Annie Wilson Patterson: Schumann. 1908, Reprint 2008, S. 105–117 Google-Books, aufgerufen am 13. November 2009
  4. Friedrich Gustav Jansen: Robert Schumann und Robena Laidlaw. In: Die Grenzboten. 54/4, 1895. S. 320–332
  5. Maurice Hinson: Robert Schumann Fantasiestücke (Fantasy Pieces) op. 12. Alfred Pub Co Inc 1992, S. 3f

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]