Fantomloĝita domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Winchester-domo en Kalifornio estas onidire fantomloĝita.

Fantomloĝita domo estas difinebla kiel domo, kie laŭdire okazas variaj supernaturaj aŭ paranormalaj fenomenoj. Fantomloĝita domo kutime entenas fantomojn, poltergeist-fenomenojn, aŭ malicajn estaĵojn kiel demonoj.

Fantomloĝitaj domoj ankaŭ estas ofte rigarditaj kiel loĝitaj de la spiritoj de la forpasintuloj, kiuj antaŭe loĝis aŭ ofte restadis en tiu domo. Supernaturaj fenomenoj estas plejofte atribuitaj al estintaj, perfortaj kaj tragikaj okazaĵoj ene de la konstruaĵo (murdo, akcidenta morto, memmortigo). Ekzorcismo estas la metodo ofte uzata por elirigi nebonvenitajn spiritojn el la domo.

Vidu ankaŭ