Fantomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de fantomoj en Kristnaska sonorado de Charles Dickens.

Fantomo estas mita estaĵo, kiu estus apero de mortinto sub videbla sed ne palpebla figuro (ekz. la fantomo de la patro en Hamleto). Ĉiu kulturo en la mondo havas rakontojn kaj folkloron pri fantomoj, sed ekzistas nenia certeco, pri ĉu fantomoj estas efektivaj mortintaj animoj, ia nekomprenata natura fenomeno, aŭ simple halucinaĵoj de psiĥe malsanaj homoj.

Fantomo en alia, figura, senco estas nura ŝajno, sen realeco. Iluzio, ĥimero.

Vidu