Faramondo
| Faramondo Pharamond rex Francorum (370-427) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Faramondo, rekonita de la salfrankanoj kaj la Gaŭloj unuiĝintaj kiel unu popolo, estas levita sur ŝildo kaj trairas la kampon triumfe.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Faramund | ||||
| Naskiĝo | 370 en Rejnlando, Imperium Francorum | ||||
| Morto | 427 en Gaŭlio, Imperium Francorum | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Patro | Markomero | ||||
| Infanoj | Klodiono la Harplena | ||||
| Parencoj | Klodiono la Harplena (ebla filo aŭ filino) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Faramondo estis legenda frua reĝo de la Frankoj, unue menciita en la anonima 8-a-jarcenta "Liber Historiae Francorum", kiu prezentas lin kiel la unuan reĝon de la Frankoj. Li estis filo de Markomero (345-392) kaj lia edzino Hatilda de Francio (360-429). Li estis frato de Markomero la 2-a (389-423) kaj duonfrato de Klodvigo de Kolonjo (395-437), Frotmundo (315-450) kaj li havis tri fratinojn Ildegonda (399-450), Albofleda (380-404) kaj Blezinda. Lia edzino nomiĝis Argota (386-438), alnomita la patrino de ĉiuj frankaj reĝoj.
Historiaj fontoj kaj sciencoj
[redakti | redakti fonton]Faramondo unue aperas en la "Liber Historiae Francorum", kutime datita de la jaro 727. Post rakontado pri la legenda troja origino de la Frankoj (kiu estas plejparte kopiita el la Kroniko de Fredegaro), la Libro raportas, ke post la morto de la franka reganto Sunono, lia frato Markomero proponis al la Frankoj, ke ili havu unu solan reĝon, kontraŭe al ilia tradicio. La Libro aldonas, ke Faramondo, alnomita la filo de Markomero, estis elektita kiel "longhara" reĝo (rex crinitus). Kiam li mortis, lia filo Klodiono estis levita kiel la sekva reĝo.
Ĉar ne ekzistas referenco al Faramondo en iu ajn fonto antaŭ ol ĉi tiu verko, historiistoj ĝenerale konsideras lin legenda prefere ol historia figuro. Kontraste al lia bildigo kiel sola reĝo, pluraj fontoj, ekzemple Gregorio de Tours, atestas plurajn frankajn regantojn en lia tempo (tio estas, antaŭ ĉirkaŭ 428). La unua reĝo, kiu unuigis ĉiujn Frankojn, estis fakte Klodvigo la 1-a. Laŭ [[:en:Rosamond McKitterick |Rosamond McKitterick]], la emfazo de la Liber estis sur "konstruo de specifa pasinteco por speciala grupo de homoj".
Kiel unua reĝo de la Frankoj, Faramondo ankaŭ estis asociita kun establado de la Salfranka leĝo, kiel notita, ekzemple en la Gesta Francorum (ĉ.1100), ĉapitro 8.

Pli postaj fontoj, kiel ekzemple la universala kroniko de Sigeberto de Gembloux, listigas Faramondon kiel Reĝon de la Frankoj inter Markomero kaj Klodiono:
"Post Markomero, lia filo Faramundo estis la harplena reĝo, de kiu la Frankoj komencis havi harplenajn reĝojn. Post kiu lia filo Klodvigo, regante kun la Frankoj el Turingio, invadis Gaŭlion, kaj konkerinte la urbon Tournai, Klodvigo antaŭeniris ĝis Cameracum, kaj detruis multajn Romanojn en Gaŭlio."
En literaturo
[redakti | redakti fonton]Faramondo aperas kiel la reĝo de Francio en la prozo Tristano kaj pli postaj arturaj verkoj.
En la verko Henriko la 5-a de William Shakespeare, Faramondo estas menciita kiel la kreinto de la salfranka leĝo, precipe lia malpermeso de virinoj heredi la tronon de Francio.
Faramondo aperas kiel la titolrolulo en la de Georg Friedrich Händel.
Rolulo nomita Faramondo aperas en la bildstria serio Sabloviro kaj Lucifero.
La romano La Ĝibulo de Notre-Dame de Victor Hugo mencias Faramondon post kiam la sago de Jehan Frollo trapikas la maldekstran brakon de Kŭazimodo, la ĝibulo: "Ĉi tio ne pli ĝenis Kŭazimodon ol gratvundo ĝenus Reĝon Faramondon."
Faramondo estas la militestro de la Frankoj kaj rolulo ĉeesta en la komputila videoludo Total War: Atilo kiam komenciĝas Granda Kampanjo, kun komencdato de 395 p.K. Li estas la filo de la antaŭa forpasinta militestro Markomero.
Posteulo de la francaj reĝoj, nomita Faramondo laŭ sia prapatro ("unua reĝo de Francio"), estas la ĉefa rolulo en la romano Sire de Jean Raspail.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la angla Vikipedio samnoma.

