Fasilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fasile21, antaŭe Fasile, estas internacia planlingvo-projekto proponita de brazila eks-esperantisto B. Egon Breitenbach (1949-) en 1999. La gramatiko de Fasile21 estis pretigita pasintjare kaj baza vortaro estas disponebla portugallingve.

La nomo de la lingvo venas de fas-il-e (facil-il-o) + 21 (jarcento), kaj tiel signifas "facililo21".

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

  • Vokaloj: a e i o u;
  • Duonvokaloj: w (ŭ), y (j);
  • Konsonantoj: b d f g h j k l m n p r s t v x z (ĵ kaj ŝ en Esperanto – j kaj x en Fasile21)

La akcenta silabo estas sur vokalo antaŭ lasta konsonanto en ne verbaj vortoj​, kaj sur lasta silabo en verbaj vortoj.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Baza vortaro konsistas el unusilabaj radikaloj: dog-o (hundo), libr-e (libereco), mig-uy (geamikoj), man-a (virino).

Estas kvar finaĵoj por substantivoj: -e por ne vivantaj kaj -o, -a, -u por vivantaj estoj. Finaĵoj: "o" por viraj substantivoj; "a" por virinaj substantivoj; "u" por ge-ideo aŭ nekonata sekso. Finaĵo "y" por pluralo. Pro strukturo Nominativo → Verbo → Akuzativo oni ne bezonas diferencigon, kia estas -n en Esperanto.

Verbaj vortoj finitaj per "s" estas akcentitaj en lasta silabo: kantar (kanti), vidar (vidi); verbaj imperativoj: kantes (kantu), vides (vidu). Verboj havas pli kompletan kaj ne tiom "nazaligitan" sistemon de participoj rilate Esperanton:

  • asi – anta
  • esi – imperativo
  • isi – inta
  • osi – onta
  • usi – "unta"
  • adi – ata
  • edi – enda
  • idi – ita
  • odi – ota
  • udi – "uta"

Akcentigo sur lasta silabo okazas en adverboj kaj vortoj ne finitaj per vokalo. Ekzemploj: setan (set+an), setel (set+el) ("nun", kaj "ĉi tiel" en Esperanto).

Finaĵo "-i" por adjektivo; multaj finaĵoj ĉe la adverboj: olel (ĉiel), olin (ĉie),olon (ĉio), olan (ĉiam), antan (antaŭe), antin (loke antaŭe). Ekzistas multaj aliaj eblecoj. En kazoj kiam klareco permesas oni povas uzi solan radikalon kiel adverbon.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Bazaj, preferinda strukturo: SVO (subjekto, verbo, objekto).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro Nia[redakti | redakti fonton]

La preĝo Patro Nia en Fasile21:

Preje tem juyi pamo
Juyi pamo, iri in sele:
vui nome santedes.
Vui kinge venes tem juy.
Lawijes vui vole, in tere el in sele.
Gives pane di eji dage tem juy.
Pardes juyi fensey el juy pardas
datuy fensigi juy.
Naw permes juy law pekigar,
sed protes juy ril bonawe.
Setel ijes.

Tore di Bable[redakti | redakti fonton]

La historio pri la Babela turo, de Genezo (11:1-9) en la Biblio:

1. Kay oli rejire abis soli linge kay simi vordey.
2. Kay an publu, ivasi tem Oyste, trovis lizi feyse in Ximar, kay genevitis datin.
3. Kay luy intel palis:
Juy genes! Juy iges brikey kay kokes ley il fayre. Luy usis brikey el roke kay trare el gluigaje.
4. Kay luy palis:
Juy genes! Juy konstros por juy un urbe kay un tori tope til sele! Kay juy iges fami title por juy, por juy naw es disigidi trans oli feyse di rejire!
5. Kay Godo ivis subin por vidar urbe kay tore konstradi il publu.
6. Posan Godo palis:
Eys! Luy unepublas kay unelingas, kay luy geneigas sete! Setan, ebijos ole luy volos igar!
7. Juy ives! Juy subives kay juy konfiges luyi linge gol eju naw prenos altru!
8. Kordel Godo disigis luy trans oli feyse di Tere, kay law grade luy dal konstris urbe.
9. Al sete le nomas Bable, al Godo datin konfigis linge di ol rejire, kay dan Godo disigis puble trans oli feyse di rejire.

Norti Vinde kay Sune[redakti | redakti fonton]

Norti Vente kay Sune argazis kaw e aras mas forsi, an tripo venis volvidi il hoti mantle. Ley kordes date unan susos igar tripo dal vestar loi mantle ares sidridi mas forsi ril altri.
Tam Norti Vente blovis forsel law le povis, sed mas le blovis, mas tripo mas nirel foldis loi mantle sirkel le; kay finan Norti Vente dal volis trayar. Tam Sune brilis hotel, kaj tuy tripo dal vestis mantle.
Kay setel Norti Vente esis fesar: Sune as mas forsi intel ley.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Breitenbach, Balduino Egon (1949-): Projeto da Língua Mundial. Porto Alegre : Planeta i - Informática, 1999. 184p., 23cm. ISBN 85-87337-01-7 (broch.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]