Fasolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fasolado, (greke φασολάδα, φασουλάδα aŭ φασόλια) estas greka, kipra kaj levantena supo, kun sekaj blankaj faboj, olivoleo kaj legomoj, foje nomataj la "nacia manĝaĵo de la grekoj".[1]

Ĝi havas similan varianton en la turka kuirarto kiu nomiĝas kuru fasulye. La araba versio nomiĝas fasulia (arabe: فاصوليا) kaj troviĝas en Egiptio, Irako, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Palestino, Sauda Arabio, Sudano, Sirio kaj Jemeno.

Fasolado estas farita el boligita fazeolo kun tomatoj kaj aliaj legomoj kiel karoto, cepo, petroselo, celerio kaj nobla laŭro. Faboj foje estas uzataj anstataŭ blankaj faboj. Receptoj varias konsiderinde.

Ĝi ofte riĉiĝas per olivoleo ĉu en la kuirejo, ĉu sur la tablo.

Male al la itala fagiolata, la brazila kaj portugala feijoada, rumana fasole kaj la hispana fabada, fasolado ne enhavas viandon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Λεξικό της κοινής Νεοελληνικής, 1998