Fat Man

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fungonubo de la bombo Fat Man rezultinta el la atomeksplodo super Nagasako staris 18 km en la ĉielo el la hipocentro.

"Fat Man" (dikulo) estis la kodonomo por la atombombo kiu estis eksplodigita super la japana urbo Nagasako fare de Usono la 9an de aŭgusto 1945. Ĝi estis la dua de nur du atombomboj uzitaj en milito, el kiuj la unua estis Little Boy, kaj ĝia eksplodo markis la trian atombomban eksplodon en la historio. Ĝi estis konstruita de sciencistoj kaj inĝenieroj en la Nacia Laboratorio Los Alamos uzante plutonion el Hanford, kaj ĝi estis faligita el la Boeing B-29 Superfortress Bockscar pilotita de la Majoro Charles Sweeney.

La nomo Fat Man (dikulo) referencas al la frua dezajno de la bombo ĉar ĝi havis ampleksan, rondan formon; ĝi estis konata ankaŭ kiel Mark III. Fat Man estis atombombo de imploda tipo kun solida kerno el plutonio. La unua el tiu tipo kiu estis eksplodigita estis Gadget en la Trinity-testo malpli ol unu monaton pli frue la 16an de julio en Alamogordo, Nov-Meksiko. Du pliaj estis eksplodigitaj dum la atomeksperimento Operaco Crossroads en la Bikini Atolo en 1946, kaj ĉirkaŭ 120 estis produktitaj inter 1947 kaj 1949. La Fat Man estis retirita en 1950.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baker, Richard D.; Hecker, Siegfried S.; Harbur, Delbert R. (1983). Plutonium: A Wartime Nightmare but a Metallurgist's Dream (PDF). Los Alamos Science. pp. 142–151.
  • Campbell, Richard H. (2005). The Silverplate Bombers: A History and Registry of the Enola Gay and Other B-29s Configured to Carry Atomic Bombs. Jefferson, North Carolina: McFarland & Company. ISBN 978-0-7864-2139-8. OCLC 58554961.
  • Coster-Mullen, John (2012). Atom Bombs: The Top Secret Inside Story of Little Boy and Fat Man. Waukesha, Wisconsin: J. Coster-Mullen. OCLC 298514167.
  • Craven, Wesley; Cate, James, eld. (1953). The Pacific: Matterhorn to Nagasaki. The Army Air Forces in World War II. Chicago: The University of Chicago Press. OCLC 256469807.
  • Hansen, Chuck (1995). Volume V: US Nuclear Weapons Histories. Swords of Armageddon: US Nuclear Weapons Development since 1945. Sunnyvale, California: Chukelea Publications. ISBN 978-0-9791915-0-3. OCLC 231585284.