Fatima al-Fihri
| Fatima al-Fihri | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| فاطمة الفهرية | ||
| Naskiĝo | ĉ. 800 en Kajruano | |
| Morto | 880 en Feso | |
| Religio | islamo vd | |
| Lingvoj | araba vd | |
| Ŝtataneco | Abasida Kaliflando | |
| Profesio | ||
| Okupo | mecenato • donacanto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Universitato al-Karaŭijin vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fatima bint Muhammad al-Fihri, arabe فاطمة بنت محمد الفهري, Fāṭima bt. Muḥammad al-Fihrī; ankaŭ konata kiel Umm al-banīn, arabe ﺍﻢ ﺍﻟﺒﻨﻦ, "patrino de filoj", aŭ mallonge Fatima al-Fihrija aŭ Fatima al-Fihri[1] (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 800[2] en Kajruano, kiu tiutempe estis la ĉefurbo de Tunizio, mortis en 880[3] en Feso, Maroko) estis araba islamanino dum la 9-a jarcento en la Abasida Kaliflando. La universitato al-Karaŭijin, kiun ŝi fondis, estas agnoskita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej malnova funkcianta universitato de la mondo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis, same kiel ŝia fratino Marjam, filino de riĉa komercisto. Ĉirkaŭ 825 n.e. ŝia familio migris al Feso pro financaj kialoj. Tiam ŝi geedziĝis kaj havis du knabojn. Fatima heredis enorman riĉaĵon post la morto de siaj patro kaj edzo. En 859 la du fratinoj, tre kleraj kaj piaj, ricevis rajtigon por konstrui moskeojn: Marjam tiun de al-Andalus kaj Fatima tiun de al-Karaŭijin.
Ŝia fratino Marjam sponsoris la moskeon al-Andalus kaj, kune kun sia fratino, iĝis unu el la inaj fondintoj de moskeoj. Ŝi estas senmorta historia figuro en la memoro de la tunizia urbo Kajruano kaj tiu de la maroka urbo Fez kaj laste sed ne balaste de la tunizia kaj maroka historioj[1].
Universitato al-Karaŭijin
[redakti | redakti fonton]En 859 n.e. ŝi fondis kune kun sia fratino bibliotekon (renovigita en 2016) kaj madrason al-Karaŭijin[4], el kiu ekestis la plej malnova, ankoraŭ funkcianta, universitato en la mondo, nome la Universitato al-Karaŭijin (arabe: جامعة القرويين) pri religiaj studoj, kiu situas en Feso, Maroko[5]. Kvankam la madraso estis fondita fare de virino, virinoj ne estis bonvenaj ĝis meze de la 20-a jarcento[6]. La universitato estis konsiderata unu el la plej gravaj spiritaj kaj instruaj centroj en la islama mondo, kaj produktis grandajn pensulojn pri islama jurisprudenco. En la sama tempo, ĝi kontribuis al la antaŭenigo de kulturaj kaj akademiaj rilatoj inter la islama mondo kaj Eŭropo. Hodiaŭ, Fatima al-Fihri estas tre respektata de marokaj virinoj. Ŝi proklamis, ke la Korano inspiras kaj virojn kaj virinojn en la serĉo de scio, kaj ŝia propra ekzemplo estas kontribuo al la videbligo de la rolo de islamaj virinoj en civilizo kaj en la aprezo de scio. Ŝi montris ke, eĉ en tiuj fruaj tagoj, islamaj virinoj estis same entreprenemaj kaj persistemaj kiel multaj marokaj virinoj estas hodiaŭ.
Premio Fatima Al Fihri
[redakti | redakti fonton]La "Premio Fatima Al Fihri" estis kreita en 2017 ĉe la Universitato de Kajruano. Ĝi rekompencas iniciatojn por aliro de virinoj al trejnado kaj profesiaj respondecoj.
Stipendio "Erasmus Mundus Fatima Al Fihri" de la Eŭropa Unio
[redakti | redakti fonton]La Eŭropa Unio nomis stipendian programon por nordafrikaj universitatoj laŭ Fatima al-Fihri, nome la Stipendio Erasmus Mundus Fatima Al Fihri [7] .
Kritiko
[redakti | redakti fonton]Ĉar ŝia historio estis unue priskribita multajn jarcentojn poste, pro la manko de konkretaj informoj, ŝia ekzisto estis pridubita de kelkaj modernaj historiistoj[8][9].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 (ar) "Fatima bint Muhammad Al-Fihri kaj la unua universitato en la mondo | islamaj esploristoj" Islamaj Esploristoj (par-AR). la 3-an de septembro 2015. Arkivita de la originalo, la 3-an de januaro 2018, alirite la 21-an de februaro 2018 .
- ↑ Noto 800 estas: deklaro pri gregoria dato antaŭ 1584
- ↑ Noto: 880 estas: deklaro pri gregoria dato antaŭ 1584
- ↑ Lulat, Y. G.-M.: A History Of African Higher Education From Antiquity To The Present: A Critical Synthesis Studies in Higher Education, Greenwood Publishing Group, 2005, ISBN 978-0-313-32061-3, p. 70
- ↑ "JBC News - 5 arabaj virinoj kiuj ŝanĝis la mondon." jbcnews.net. angle Arkivita el la originalo la 27-an de oktobro 2017. Alirite la 8-an de junio 2019.
- ↑ Bano, Masooda. (2011-11-25) Women, Leadership, and Mosques: Changes in Contemporary Islamic Authority (angle). BRILL. ISBN 9004211462.
- ↑ https://web.archive.org/web/20141004081505/http://www.alfihri.eu/
- ↑ (en) University Al-Qarawiyyin in Fes: Brainchild of a Muslim Woman, en Inside Arabia , 15 septembro 2019. URL konsultita la 30-an de aŭgusto 2020 (arkivita el la originala, la 23an de januaro 2022.
- ↑ Jonathan M Bloom, Architecture of the Islamic west : North Africa and the Iberian Peninsula, 700-1800, ISBN 0-300-21870-2, OCLC 1121602964.alirite la 30-an de aŭgusto 2020.

