Fauna Japonica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fauna Japonica sive Descriptio animalium, quae in itinere per Japoniam, jussu et auspiciis superiorum, qui summum in India Batava imperium tenent, suscepto, annis 1823–1830 collegit, notis, observationibus et adumbrationibus illustravit Ph. Fr. de Siebold
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Loko Leiden
vdr
Ilustraĵo de paro de Ruĝaj paseroj el Fauna Japonica

Fauna Japonica (japana faŭno) estas serio de monografioj pri zoologio de Japanio.

La plena titolo estis Fauna Japonica sive Descriptio animalium, quae in itinere per Japoniam, jussu et auspiciis superiorum, qui summum in India Batava imperium tenent, suscepto, annis 1825 - 1830 collegit, notis, observationibus et adumbrationibus illustravit Ph. Fr. de Siebold. Conjunctis studiis C. J. Temminck et H. Schlegel pro vertebratis atque W. de Haan pro invertebratis elaborata.

Baze sur la kolektoj faritaj de Philipp Franz von Siebold (kiu eldonis la tekston) kaj de lia sukcedanto Heinrich Bürger en Japanio, la volumoj pri vertebruloj de Fauna Japonica estis aŭtoritaj de la naturalistoj de la muzeo de Leyden nome Coenraad Jacob Temminck kaj Hermann Schlegel. Wilhem de Haan, ankaŭ de la muzeo de Leyden verkis la prisenvertebrulajn volumojn helpite de la japanaj artistaj naturalistoj Keiga Kavahara, Kurimoto Masajoŝi kaj aliaj.

Ĝi estis publikite laŭserie en kvin volumojn inter 1833 kaj 1850.

Tiu estis la unua libro verkita en eŭropa lingvo (nome franca) pri japana faŭno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Masuzō Ueno, 1964 : The Western Influence on Natural History in Japan, Monumenta Nipponica, 19 (3/4) : 315-339. ISSN 0027-0741.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]