Favela funko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Favela Funko)
Favela funko originas el la faveloj de Rio-de-Ĵanejro.

Favela funko (en Brazilo meme plejofte nur simple funkfunk carioca) nomiĝas formo de hiphopo el Brazilo treege populariĝinta en la 1990-aj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stilo ekestis en la mezaj 1980-aj jaroj el rapida elektronikpulsa variaĵo usona de hiphopo. Diference al ĉi tio brazilaj funkeiros metis sub la tipan sonon de tamburmaŝino ankaŭ tradiciajn brazilajn perkutajn ritmojn. La tekstoj en favela funkon temas, simile klare kiel en usona krimbandorepo, pri sekso, drogoj kaj krimeco kaj ofte gloregas perforton – ili respegulas la socian ĉiutagon en la mizerkvartaloj de Rio-de-Ĵanejro (favelas). El tiuj ĉi granda plimulto el la funkistoj devenas.

Perfortoekscesoj[redakti | redakti fonton]

La muziko fifamiĝis en Eŭropo komence precipe pro la bailes de corredor (koridoraj dancoj), kiuj ofte degeneris en amasaj interbatiĝoj. La funkobaloj estas festoj plejofte okazantaj en gimnastikejoj aŭ sur piedpilkejoj de la mizerkvartaloj, dum kiuj oni ludas funkmuzikon. Dum la „bailes de corredor“ parto de la dancantoj dispartiĝas al du flankoj, kiuj ofte konformas kun du konkurantaj bandoj de la kvartaloj. Inter ĉi tiuj du flankoj (lados) ekzistas koridoro, en kiuj la „ funkistoj“ (funkeiros) bataleme inter-alsaltiĝas – kontrolataj de sekurgardistoj, kiuj detenas ilin de tro perfortaj misagoj.

La koridordancoj estis malpermesitaj pro la multaj mortokazoj dum ĉi tiuj okazaĵoj ekde la jaro1992; tamen en Rio-de-Ĵanejro plue dum ĉiu semajnfino mortas funkeiros, precipe dum drogonegocoj, policaj traserĉadoj aŭ bandokrimoj. Tio tamen ne ĉesigas la popularecon de la muzika stilo. Nuntempe ankaŭ blankula, bonstata riodeĵanejrano ŝatas funkon kaj dancas en la kvartaloj Copacabana, Ipanema aŭ Leblon dum funkofestoj.

Influo ekster Brazilo[redakti | redakti fonton]

Post la komenciĝo de la nova jarmilo ankaŭ en la norda duono de la terglobo oni atentiĝis pri la stilo per kelkaj publikaĵaj de eŭropaj diskeldonejoj. La titolo Quem Que Caguetou (Follow Me Follow Me) de Black Alien & Speed sukcesis en 2004 en Britujo kaj Germanujo. La kompilaĵo Rio Baile Funk - Favela Booty Beats, de Daniel Haaksman el Berlino (2004) donis al tutmonda publiko superrigardon super la stilo kaj popularigis ĝin precipe en Usono, Aŭstralio kaj Japanujo.

Ludantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]