Faverges-Seythenex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Faverges-Seythenex
Faverges.jpg
Administrado
INSEE kodo 74123 [+]
Poŝtkodo 74210 [+]
Retpaĝaro www.faverges-seythenex.fr [+]
Demografio
Loĝantaro 7 606  (2017) [+]
Loĝdenso 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 45′ N, 6° 18′ O (mapo)45.74646.2953Koordinatoj: 45° 45′ N, 6° 18′ O (mapo) [+]
Areo 59,27 km² (5 927 ha) [+]
Situo de Faverges-Seythenex
Situo de Faverges-Seythenex
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Faverges-Seythenex [+]
Information icon.svg
vdr

Faverges-Seythenex estas komunumo de Francio, kreita komence de 2016 el la antaŭaj sendependaj komunumoj Faverges kaj Seythenex. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2017 en la komunumo vivis 7 606 loĝantoj.

La komunumo okupas glacialan valon kiu naskis la lagon de Annecy.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Origine, fine de la glaciepoko, la lago etendiĝis ĉirkaŭ 30 kilometrojn, de Sillingy ĝis la loko de Faverges, ĉe la bazo de la monto Dent de Cons. En tiuj tempoj, la akvoj de la lago kuniĝis al la rivero Izero, kaj homoj unue setlis la bordojn kaj sunplenajn deklivojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fosaĵoj en Viuz kaj Thovey en Faverges donis multajn informojn pri gaŭlo-romiaj tempoj, antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj. La vicus (setlejo) de Viuz, kiu kovris ĉirkaŭ kvindek akreojn (200.000 kvadratajn metrojn), estis grava haltejo laŭ la romia vojo, kiu iris de Torino al Ĝenevo. La epoko de la Merovidoj ankaŭ lasis multajn spurojn sur la pejzaĝo. En la mezepoko, antaŭindustriaj metalaĵejoj famiĝis pro siaj feraj kaj kupraj iloj kaj juvelaĵoj. Multaj forĝejoj, produktantaj najlojn kaj ĉiuspecajn ferajn ilojn, estis konstruitaj laŭ la riveroj kaj rojoj, el kiuj ili derivis iujn el siaj energiaj bezonoj. La abatejo de Tamié estis fondita en 1132, kaj la kastelo de Faverges ĉirkaŭ 1250. Tiutempe Rudolfo vivis ermitan vivon sur proksima monto kaj lasis sian nomon al la vilaĝeto de Saint Ruph. La profunda religia fervoro de la 14-a kaj 15-a jarcentoj respondecas pri la dek kapeloj kaj sanktejoj dediĉitaj al Sankta Rudolfo en la areo.

La Franca Revolucio postlasis malmultajn spurojn en la komunumo, krom iom da vandalismo al la urbeta preĝejo. En 1811, la kastelo iĝis koton-teksanta fabriko, tiel lanĉante Faverges en la Industrian Revolucion. Ĉi tio taŭgas kiel heredaĵo por vilaĝo, kies nomo devenas de la latina faber, fabricae (fabriko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la historia kastelo