Februara revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Revoluciaj trupoj atakantaj la caran policon en februaro (marto) de 1917.

La Februara revolucio de 1917, kiu okazis en Rusio, markis la unuan epokon de la Rusa revolucio de 1917. Tiu provokis la abdikon de la caro Nikolao la 2-a. Tiu revolucio naskiĝis kiel reago kontraŭ la politiko farita de la caro, ĉefe pri la rekta implikiĝo de Rusio en la Unua Mondmilito, kion kontraŭstaris alianco plejparte liberala formita de reformistaj politikistoj kiuj volis setligi konstitucifarantan asembleon demokratie elektita. La ĵusa reĝimo rezultis el alianco inter liberaluloj kaj socialistoj, kreante registaron demokratie elektitan kaj Konstitucifarantan Asembleon.

En la unua duono de februaro de 1917, komenco de malsatego provokis insurekciojn en la ĉefurbo Petrogrado. La 18-an de februaro (JK) (3-an de marto, GK), la plej granda fabriko de Petrogrado, nome Putilov, anoncis strikon; oni pafis kontraŭ la strikanoj kaj kelkaj vendejoj fermiĝis, kio siavice provokis insurekciojn en aliaj laborejoj. La 23an de februaro (JK) (8-an de marto, GK), okazis serio de mitingoj kaj manifestacioj pro la Internacia tago de virinoj kiu pli kaj pli atingis fortan politikan kaj ekonomian etoson. Oni sendis roton de soldatoj al la urbo por pacigi la insurekcion, sed multaj el tiuj soldatoj ne nur preferis dizerti sed ankaŭ ribeliĝis kontraŭ siaj estroj. Tiuj eventoj devigis la caron Nikolaon la 2-an abdiki la 2-an de marto (JK) (15-an de marto, GK).

Post malsukceso de la komenca intenco de la caro cedi la povon al sia pli juna frato, la Duko Miĥaelo Aleksandroviĉ, la povo falis en manojn de provizora registaro kiu daŭru ĝis balotado por la kreado de konstitucifaranta asembleo. Paralele, reaparis la Soveto de Petrogrado, popola organizaĵo kiu unuafoje aperis dum la rusa revolucio rusa de 1905. La apero de la sovetoj kreis malfacilan politikan situacion, ĉar amabaŭ institucioj tuj konkurencos pro la povo, kaj la lando fiaskis administre.

La provizora registaro kiu anstataŭis la caron estis estrata de nobelulo nome princo Georgij Lvov, kiu promesis socialajn kaj politikajn reformojn kiujn li ne plenumis. Post la malsukceso de lia registaro, li estis anstataŭata de socialisto, Aleksandr Kerenskij. Sed la partopreno de Rusio en la Unua Mondmilito daŭris kaj Kerenskij malkapablis pritrakti la problemojn de la lando. La atakoj el la dekstra flanko (ekzemple pro la Afero Kornilov) kaj el la maldekstra (ĉefe fare de la bolŝevikoj) metis la registaron sub kreskantan premon.

La reveno de Lenino al Rusio en aprilo, plifortigis la pozicion de la bolŝevikoj kaj radikaligis la politikan scenejon, ĉefe pro la publikigo de liaj famaj Aprilaj tezoj. La 1-a de marto de 1917, la Soveto de Petrogrado aperigis ties Ordonon Numero 1a, kiu instigis la militistojn obei ties ordonojn anstataŭ tiujn de la provizora registaro. La kontraŭstaro inter ambaŭ pligrandiĝis pro la malkontento pro la partopreno en la milito. Dum la publika opinio petegis la finon de la milito, la provizora registaro estis partiano de daŭrigi la militan konflikton. La sovetoj dividiĝis, dum la bolŝevikoj estis tute kontraŭ la milito, la aliaj partioj ne volis la rusan cedon.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]