Federacia Konsilio (Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la unua Federacia Konsilio de Svislando, elektita la 16-an de novembro 1848

La Federacia Konsilio de Svislando - germane Schweizerischer Bundesrat, france Conseil fédéral suisse, itale Consiglio federale svizzero kaj romanĉe Cussegl federal svizzer (en la Esperanto-literaturo ofte nomita ankaŭ Federacia Konsilantaro) - estas la plej alta ekzekutiva ŝtata instanco kaj do la registaro de la Svisa Konfederacio. En la nacia konstitucio (artikolo 174) ĝi definiĝas la "plej supra gvida kaj plenuma oficejo de la konfederacio". La unuopaj konsilianoj en la germana lingvo ankaŭ nomatas „Bundesrat“ (se viroj) respektive „Bundesrätin“ (se virinoj). Por diferencigi de la konsilio oni utiligas en la germana la vorton „Bundesrat“ sen difina artikolo, se temas pri konsiliano aŭ konsilanto, dum oni utiligas la difinan artikolon por la konsilio. En la Esperanto-literaturo oni kutime nomas la unuopajn konsilianojn federaciajn konsilantojn dum la esprimo kosiliano estas apenaŭ uzata. Oni parolas en la germana pri „Gesamtbundesrat“(kompleta Federacia Konsilio), kiam estas reprezentita la tuta Federacia Konsilio.

la Federacia Konsilio de Svislando dum la oficperiodo 2003 ĝis 2007 de maldekstre dekstren: Doris Leuthard, Christoph Blocher, Moritz Leuenberger, Micheline Calmy-Rey, Pascal Couchepin, Samuel Schmid, Hans-Rudolf Merz kaj kancelierino Annemarie Huber-Hotz

La federacia konsilio de Svislando parte grave diferencas de la registaroj en aliaj demokratiaj ŝtatoj: Temas pri tiel nomata "kolega oficejo" - germane Kollegialbehörde. La konsilio konsistas el sep tute samrajtaj anoj, kiujn la Unuiĝinta Federacia Asembleo de Svislando elektas por oficperiodo de kvar jaroj. La Federacia Konsilio kiel tuto, kaj ne la federacia prezidento - estas ne nur la ŝtata registaro, sed ankaŭ la ŝtatestro de Svislando: La nacia konstitucio ne difinas ŝtatestron, sed la Federacia Konsilio laŭ siaj konstitucie difinitaj taskoj havas fakte ĉiujn taskojn, kiujn en aliaj ŝtatoj havas la ŝtatestro. En internacia komparo estas tre malkutime, ke kolektivo funkcias kiel ŝtatestro.

Vidu ankaŭ

greke Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando

Retaj ligiloj (germanlingvaj)

greke oficialaj paĝoj de la registaro de Svislando greke unuopaj subunuoj greke kronologia listo de la federaciaj konsilianoj ekde la jaro 1848 greke grafika prezento de la partia konsisto de la Federacia Konsilio ekde 1848