Federacia Respublika Demokratia Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Federacia Respublika Demokratia Partio (en hispana Partido Republicano Democrático Federal, konata ankaŭ kiel Partido Federal (Federala Partio), estis politika partio de Hispanio de karaktero federalisma kaj respublikisma kreita post la revolucio de septembro de 1868 kaj kun parlamenta deputitaro ĝis la balotadoj de 1872.

Tiu partio sekvis la teorion de la pakto de Francisco Pi y Margall, kaj tiel ĝi funkciis el diversaj influcentroj, ĉefe el la regionoj orientaj de Hispanio, katalunlingvaj, nome el Barcelono kaj Palma de Mallorca.

La parlamenta reprezentado estis de 85 deputitoj en la Parlamento de 1869, 52 en 1871, 52 en aprilo de 1872 kaj 77 en aŭgusto de 1872.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]