Federacia Servo pri Ŝtata Statistiko de Rusio
Aspekto
| Federacia Servo pri Ŝtata Statistiko de Rusio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Федеральная служба государственной статистики | |||||
| ŝtata statistika instituto federacia servo de Rusio | |||||
| Komenco | 1991 vd | ||||
| Antaŭe | Centra Statistika Direktorejo de Sovetunio vd | ||||
| Landoj | Rusio vd | ||||
| Sidejo | Moskvo | ||||
| Lingvoj | |||||
| Filioj | vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Federacia Servo pri Ŝtata Statistiko de Rusio (ruse Федеральная служба государственной статистики, latinliterigita Federalnaja sluĵba gosudarstvennoj statistiki, mallongigita kiel Rosstat) estas la registara statistika agentejo en Rusio. Ekde 2017, ĝi denove estas parto de la Ministerio pri Ekonomia Disvolviĝo de la registaro de Rusio, post kiam ĝi plurfoje ŝanĝiĝis en la antaŭaj jardekoj inter tiu ministerio kaj esti rekte kontrolata de la federacia registaro. Ĝi havas sian centran sidejon en la Konstruaĵo Centrosojuz, modernisma komplekso konstruita inter 1928 kaj 1933 de Le Corbusier kaj Nikolaj Kolli (Николай Колли) en la kvartalo Krasnoselskij kaj en la Centra administra arondismento de Moskvo.

