Federacia vojo 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia vojo 2
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 845 km
Landoj: Brandenburgio,
Berlino,
Brandenburgio,
Saksio-Anhalto,
Saksio,
Turingio,
Bavario
Mapo
Foto
la federacia vojo 2 en Berlino
la federacia vojo 2 en Berlino
la federacia vojo 2 en Berlino
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 2 - germane Bundesstraße 2 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 845 kilometrojn tra la federaciaj landoj Brandenburgio, Berlino kaj ree Brandenburgio, Saksio-Anhalto, Saksio, Turingio kaj Bavario. La plej norda punkto estas la komunumo Mescherin ĉe la limo al Pollando kaj la plej suda la komunumo Mittenwald ĉe la limo al Aŭstrio. Gravaj urboj survojaj estas Berlino, Potsdamo, Lepsiko, Bayreuth, Nurenbergo kaj Aŭgsburgo.

La federacia vojo 2 grandparte sekvas la vojon de la historia mezepoka imperia vojo, latine nomata Via Imperii, krom la sekcioj inter Lepsiko kaj Hof (tie la Via Imperii korespondas al nunaj federaciaj vojoj B 93 kaj B 173) kaj inter Aŭgsburgo kaj Oberau (tie la Via Imperii korespondas al nunaj federaciaj vojoj B 17 kaj B 23). Inter Berlino kaj Nurenbergo ĝi esence kuras preskaŭ paralele al la germana aŭtovojo A9. Tamen la mezepoka Via Imperii pli ampleksis: ĝi kovris la tutan vojon de la ekde la urbofondo en 1243 germanlingva hansa urbo Ŝtetino ĉe la Balta Maro norde ĝis la metropolo Romo sude.

ĉe la komunumo Farchant en la Alpoj