Federacia vojo 40

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia vojo 40
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: historie 285 km
Landoj: Sarlando,
Rejnlando-Palatinato,
Hesio
Mapo
Foto
la federacia vojo 40 apud la urboparto Mainz-Kastel de Wiesbaden
la federacia vojo 40 apud la urboparto Mainz-Kastel de Wiesbaden
la federacia vojo 40 apud la urboparto Mainz-Kastel de Wiesbaden
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr

La federacia vojo 40 - germane Bundesstraße 40 - B 40) historie kondukis de Saarbrücken tra Kaiserslautern, Mainz kaj Frankfurto ĉe Majno al Fulda. Ĝi meze de la 20-a jarcento vojis 285 kilometrojn tra la federaciaj landoj Sarlando, Rejnlando-Palatinato kaj Hesio.

Intertempe, la vojo estis anstataŭigita preskaŭ sur sia tuta iama itinero per la pli vastaj germanaj federaciaj aŭtovojoj A6, A63 kaj A66. Laŭ la stato de 2024, nur tri mallongaj sekcioj daŭre estas nomumitaj kiel federacia vojo:

  • de la aŭtovoja kruciĝo "Majenco suda" (Kreuz Mainz-Süd) tra la urbo Majenco kaj la urboparto Mainz-Kastel de Wiesbaden ĝis Hochheim ( germana aŭtovojo A671), 12 kilometroj,
  • de Hochheim norda (de la germana aŭtovojo A671) ĝis Flörsheim-Weilbach ( federacia vojo 519), 11 kilometroj,
  • de Kriftel (de la A66) ĝis la urboparto Griesheim de Frankfurto ĉe Majno, 7 kilometroj, (jam vastigita je kvar lenoj, kvazaŭ aŭtovojo.