Federacia vojo 41

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia vojo 41
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 140 km
Landoj: Sarlando,
Rejnlando-Palatinato
Mapo
Foto
la federacia vojo 41 apud Idar-Oberstein
la federacia vojo 41 apud Idar-Oberstein
la federacia vojo 41 apud Idar-Oberstein
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 41 - germane Bundesstraße 41 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 140 kilometrojn tra la federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato. La plej okcidenta punkto estas limpasejo sude de la urbo Saarbrücken ĉe la limo al Francio (de tie la vojo plugvidas al Forbach) kaj la plej orienta la komunumo Bad Kreuznach. Gravaj urboj survojaj estas Neunkirchen (Saar), St. Wendel, Birkenfeld, Idar-Oberstein kaj Bad Sobernheim. Inter la norda parto de Saarbrücken kaj Spiesen-Elversberg la vojo estas anstataŭata per la urba aŭtovojo A623 kaj poste la germana aŭtovojo A8 - en la informkesta mapo dekstre tiu aŭtovoja parto de 20 kilometroj estas markita blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe. Krome la vojo ĉe Birkenfeld konektiĝas al la germana aŭtovojo A62, ĉe Bad Kreuznach konektiĝas al la germana aŭtovojo A61.

en Idar-Oberstein la vojo jen vojas super la rivero Nahe