Federacia vojo 42

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia vojo 42
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 200 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Rejnlando-Palatinato,
Hesio
Mapo
Foto
la federacia vojo 42 en la montetaro Siebengebirge
la federacia vojo 42 en la montetaro Siebengebirge
la federacia vojo 42 en la montetaro Siebengebirge
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 42 - germane Bundesstraße 42 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 200 kilometrojn tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato kaj Hesio. La plej norda kaj okcidenta punkto estas la urbopartoj Ramersdorf kaj Oberkassel[1] de Bonno, oriente de la rivero Rejno, kaj la plej suda kaj orienta la komunumo Darmstadt. En la loko kie norde ligiĝas la germana aŭtovojo A59, la urba vojo A562 kaj la federacia vojo 42, la aŭtovoja kruciĝo volviĝas ĉirkaŭ la mezepoka kastelo Kommende Ramersdorf, origine rezidejo de la Ordeno de germanaj kavaliroj.

Signifaj urboj survojaj estas Bad Honnef, Linz, Bad Hönningen, Neuwied, Koblenz, Lahnstein, Braubach, Kamp-Bornhofen, Sankt Goarshausen, Kaub, Lorch, Rüdesheim am Rhein, Eltville kaj Wiesbaden. De tiam la la vojo estas anstataŭata per la germana aŭtovojo A66, la mallonga vojo A671 poste A60 kaj A67 ĝis la komunumo Büttelborn ĉe Groß-Gerau, kaj de tie ĝis la norda centro de Darmstadt denove vojas je la nomo federacia vojo 42, pir fine enflui la federacian vojon 3. En la informkesta mapo dekstre tiu aŭtovoja parto inter Wiesbaden kaj Büttelborn ĉe Groß-Gerau estas markita blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.

Dum la unuaj 150 kilometroj inter la urboparto Oberkassel de Bonno kaj Eltville la vojo ĉiam restas rekte ĉe la orienta riverbordo de la Rejno, kaj nur dum la lasta kvarono vojas sendepende de la rivera valo. La samajn 150 kilometrojn ĉe la okcidenta riverbordo de la Rejno vojas la federacia vojo 9.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la la urboparto Oberkassel de Bonno cetere en la lasta kvarono de la 20-a jarcento situis la "domo en Bonn'" (teksto en KantarViki), kiun prikantis la grupo Amplifiki.
la federacia vojo inter la Rejno maldekstre kaj paralele ondanta fervoja linio dekstre ĉe Assmannshausen, parto de Rüdesheim am Rhein