Federacio Internacia de Skiado
La Federacio Internacia de Skiado (FIS, origine france Fédération Internationale de Ski (FIS), angla traduko International Ski Federation) estas la ĉefa internacia organizo por la skiaj sportoj. Fondita de 14 membroŝtatoj en 1924 en Chamonix (Francio), ĝi nun havas 101 membrantajn landajn skiasociaciojn kaj sidejon en Oberhofen am Thunersee en Svisio. Oficialaj lingvoj de la Internacia skifederacio estas la angla, la franca kaj la germana.
Ĉiujare sub gvido de FIS okazas la monda ĉampionado pri nordia skiado.
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retpaĝaro de FIS
|