Federacio de Mikronezio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de la  Federacio de Mikronezio en la Olimpikoj ekde la jaro 2000 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis mikroneziaj partoprenantoj.

krom en la "ĝeneralaj olimpikoj", mikronezia teamo ankaŭ aktivas en la Junularaj Olimpikoj: jen la luktisto Valentine Yairegpie en 2018

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Mikronezia Olimpika Komitato, aŭ formale per plena nomo Federated States of Micronesia National Olympic Committee, do nacia Olimpika Komitato de la federacia ŝtatoj de Mikronezio, kiu fondiĝis en 1995 kaj oficialiĝis en 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]