Federico Barocci
Federico BAROCCI (ankaŭ skribita Barozzi) [1] (ĉ. 1535 en Urbino, Duklando de Urbino – mortis la 30-an de septembro 1612 samloke) estis itala renesanca pentristo kaj gravuristo. Lia originala nomo estis Federico Fiori, kaj li ricevis la kromnomon Il Baroccio. Siatempe li estis konata sub la kromnomo Fioro de Urbino (itale il Fiori da Urbino).
Lia verko estis tre estimata kaj influa, kaj antaŭsignas la barokajn verkojn de Rubens. Li estas ĝenerale konsiderata la plej granda kaj plej individua pentristo de sia tempo en centra Italio.[2]
Kiel itala manierisma pentristo, li estas konsiderata unu el la ĉefaj figuroj inter Correggio kaj Caravaggio. Komence de sia kariero Barocci aliĝis al Rafaelo kaj Correggio, sed evoluigis en siaj retabloj molecon kaj realismon, kiuj markas transiron al Manierismo. La plej konata pentraĵo de Barocci estas plafonfresko en la dometo ("Kazino", d:Q22915608) de Papo Pio la 4-a en la Vatikanaj Ĝardenoj. Barocci pentris ĉefe religiajn temojn, sed ankaŭ portretojn. Li influis francajn pentristojn de la 18-a jarcento.



Stilo
[redakti | redakti fonton][Martirio de Sankta Vitalis, Pinacoteca di Brera, Milano.] [Ina kapo, pasteldesegnaĵo, Metropola Muzeo de Arto] Barocci estis noviga kaj eĉ "eklektika" artisto en sia tempo. Li ŝajnas esti admirinta kelkajn el la pasteldesegnaĵoj de Correggio kaj imitis lin en ĉi tiu tekniko. La desegnaĵoj de Barocci estas la plej malnovaj de sia speco, kiuj postrestis. En ĉi tiuj pasteloj kaj en liaj oleskizoj (alia tekniko, en kiu li estis pioniro), li atingas preskaŭ eteran kvaliton. Kelkaj el ĉi tiuj dezajnoj estas preparaj studoj por pli grandaj verkoj. Li ŝajnas esti zorgema en sia preparado, ĉar li produktis centojn da skizoj de ĉiuj specoj: desegnaĵoj de pozoj, komponaĵoj, argilaj modeloj, studoj de perspektivo kaj koloro, nudpentraĵoj, ktp. En liaj finitaj verkoj, liaj vivecaj koloroj en malpezaj peniktiroj, kaj certaj mimikoj kaj gestoj, ŝajnas anticipi la barokan stilon.
Transloĝiĝinte al Romo kaj ampleksante la Kontraŭreformacion, lia kariero rapide prosperis. En 1566, li aliĝis al la Kapucina Ordeno. Ŝajnas, ke li estis spirite influita de Sankta Filipo Neri kaj lia doktrino. Efektive, Neri mendis du verkojn de li por sia preĝejo Santa Maria in Vallicella : Viziton (1583-86) kaj Prezenton de la Virgulino (1593-94).
Lia verko Fugo al Egiptujo aŭ Ripozo en Egiptujo estas interesa pro la persisto de temoj prenitaj el la apokrifaj evangelioj, kiel ekzemple la mirakla branĉo kiu sensoifigas la Virgulinon.
Li ankaŭ esploris temojn rilatajn al antikva mitologio, ekzemple, Eneo kaj Anĥizo, kiu estas stilo de pentrado pli proksima al la Baroko. Li ankaŭ praktikis akvaforton kaj uzis aliajn gravuristojn kiel Francesco Villamena por disvastigi siajn desegnaĵojn kaj pentraĵojn.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Desegnaĵoj de Federico Barocci fotitaj de Paolo Monti
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Scannelli, Francesco (1657). Il microscomo della pittura (en la itala). Peril Neri.
- ↑ Norwich, John Julius (1985–1993). Oxford illustrated encyclopedia. Judge, Harry George., Toyne, Anthony. Oxford [England]: Oxford University Press. p. 35. ISBN 0-19-869129-7. OCLC 11814265
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katoj en la pentraĵoj de Barocci.
- *Presaĵoj kaj Homoj: Socia Historio de Presitaj Bildoj*, ekspozicia katalogo de La Metropola Muzeo de Arto (plene havebla interrete kiel PDF), kiu enhavas materialon pri kaj de Federico Barocci (vidu indekson).
- Lisot, Elizabeth A. (2009). Pasio, Pentofarado kaj Mistika Unio: Fru-Modernaj Katolikaj Polemikoj en la Religiaj Pentraĵoj de Federico Barocci, eltiraĵo el Universitato de Teksaso, Dallas, Doktora Disertaĵo. Vidu ankaŭ: Elizabeth Lisot, doktoreco.
- La krea procezo malantaŭ la desegnaĵoj de Federico Barocci, ĉe Google Artoj kaj Kulturo.
- Hagar kaj Iŝmael, gravurita de Emma Smith por La Paska donaco, 1832, kun poezia ilustraĵo de Letitia Elizabeth Landon

