Fediverso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Proponita emblemo de la Fediverso

La Fediverso (kofrovorto inter "federacio" kaj "universo") estas reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj, kiuj estas uzataj por TTT-eldonado (t.e. sociaj retoj, mikroblogoj, blogoj aŭ retejoj) kaj dosiera gastigado. Kvankam sendepende gastigataj, ili povas reciproke interkomuniki. Sur malsamaj serviloj (nodoj), uzantoj povas krei tiel nomatajn identecojn. Ĉi tiuj identecoj estas kapablaj komuniki trans la limoj de la nodoj, ĉar la programaro, kiu funkcias sur la serviloj, subtenas unu aŭ pliajn komunikajn protokolojn, kiuj sekvas la malferman normon.[1] Kiel identeco sur la fediverso, uzantoj povas afiŝi tekston kaj dosierojn aŭ sekvi afiŝojn de aliaj identecoj.[2] En kelkaj kazoj, uzantoj povas eĉ permesi al aliaj identecoj redakti siajn datumojn (kiel kalendarojn aŭ adresajn librojn).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2008, la interkona retejo identi.ca fondiĝis de Evan Prodromou. Li eldonis la programaron GNU social sub libera permesilo (la GNU-Affera Ĝenerala Publika Permesilo, AGPL). Krom tiu servilo, identi.ca, estis nur malmultaj aliaj okazoj ekzistantaj, funkciigataj de homoj por sia propra uzo. Tio ĉi ŝanĝiĝis en 2011/2012 kiam identi.ca ŝanĝis al alia programaro, nome pump.io. Pluraj novaj nodoj de GNU social estis kreitaj. Samtempe kiel GNU social, aliaj projektoj kiel Friendica, Hubzilla, Mastodon kaj Pleroma integrigis la protokolon OStatus, tiel etendante la fediverson.[3][4]

Dume, aliaj komunikaj protokoloj evoluis, kiuj integriĝis diversmaniere en la platformoj. En januaro 2018, la Konsorcio de TTT prezentis la protokolon ActivityPub, celante plibonigi la kunfunkcieblecon inter la platformoj. En aŭgusto 2018, ĉi tiu protokolo estas subtenata de dek tri platformoj.

Gab[redakti | redakti fonton]

La 4-an de julio 2019, la ekstremdekstra interkona retejo Gab, kiu ligiĝas al diversaj okazoj de blankulsuperisma perforto, aliĝis al la Fediverso, ŝanĝante sian retejon al forko de Mastodon (nome Gab Social). La Mastodon-projekto eldonis komunikaĵon kondamnante Gab kaj la plimulto el nodoj elektis bari Gab-on de federaciiĝo kun ili.[5]

Komunikaj protokoloj uzataj en la Fediverso[redakti | redakti fonton]

Kelkaj federaciitaj interkonaj platformoj kaj iliaj manieroj interligiĝi

Ĉi tiuj komunikaj protokoloj, kiuj realigas malfermajn normojn, estas uzataj en la Fediverso:

  • ActivityPub
  • DFRN[6]
  • Diaspora Network
  • OStatus
  • XMPP
  • Zot kaj Zot/6[7][8]

Fediversaj programaraj platformoj[redakti | redakti fonton]

La programaroj, kiuj konsistigas la Fediverson, ĉiuj estas liberaj. Kelkaj el ili stile similas al Twitter (ekzemple, Mastodon, Misskey, GNU social kaj Pleroma, kiuj estas similaj laŭ sia mikrobloga funkcio), dum aliaj inkludas pli da komunikado kaj transakciaj elektoj, kiuj estas anstataŭe kompareblaj al Google+ aŭ Facebook (kiel en la kazoj de Friendica kaj Hubzilla).[9][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mastodon User Guide (angle). Arkivita el la originalo je 2017-04-09.
  2. What on Earth is the fediverse and why does it matter? (angle).
  3. gnusoc · master · hubzilla / addons (angle).
  4. 4,0 4,1 Pleroma (angle).
  5. Statement on Gab's fork of Mastodon (angle).
  6. DFRN2.
  7. Zot/6.
  8. Zot Protocol.
  9. Misskey.