Saltu al enhavo

Feijenoord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feijenoord
urboparto
urboparto en Nederlando
deelgemeente (–2014) Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Nederlando
Provinco Suda Holando
Urbo Roterdamo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 440  (2024) [+]
Loĝdenso 12 335 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 54′ N, 4° 31′ O (mapo)51.8964.514Koordinatoj: 51° 54′ N, 4° 31′ O (mapo) [+]
Areo 6,44 km² ( 644 ha) [+]
Feijenoord (Sud-Holando)
Feijenoord (Sud-Holando)
DEC
situo en la provinco
Feijenoord (Nederlando)
Feijenoord (Nederlando)
DEC
situo en Nederlando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Feijenoord [+]
v • d • r
Laluterana kirko Maranatha

Feijenoord - proksimuma prononco [FEJenoːrd] - ekde la 19-a jarcento estas urboparto (nederlande stadsdeel) de Roterdamo. Ĝi situas en la nederlanda provinco Suda Holando kaj lokiĝas sude de la rivero Nova Mozo, vidalvide al la urbocentro norde de la rivero. Laŭ la stato de 2024 en la urboparto vivis 79 440 loĝantoj[1] sur areo de 6,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 335 loĝantoj/km². La urboparta nomo aparte konatas pro la profesia futbalklubo Feyenoord,[2] kiu havas sian bazon ĉi tie. Krom pluraj trejna instalaĵoj tie lokiĝas la kluba stadiono, de la klubaj subtenantoj neoficiale nomata "De Kuip" ("la kuvo"), kiu disponas je pli ol 51 577 sidlokoj kaj gastigis 10 UEFA-pokalajn finalojn. Laŭ tio, la anojn de la unua profesia vira futbala teamo de la klubo oni nomas neoficiale kuipbewoners (kuvoloĝantoj). De la centra oficejo de UEA piedire aŭ bicikle estas 5 kilometra vojo sudorienten, trans la Erasmus-ponto super la Mozo, al la stadiono.

Parto de la urboparto estas pluraj kvartaloj, interalie la nuna kvartaleto Katendrecht, kiu perdos granda parton de sia areo pro konstruado de la haveno Rijnhaven.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ nombroj de loĝantoj laŭ la stato de 2024
  2. ↑ La futbalklubo cetere ortografie "modernigis" la urbopartan nomon, dum la urboparto ankoraŭ uzas la malnovan formon. Ke la du formoj diferencas, estas tute intence.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


La vilhelma ponto super la Nova Maso
panoramo de la futbala stadiono "De Kuip"