Feiko Munniksma
| Feiko Munniksma | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 31-an de majo 1915 en Groningen |
| Morto | 27-an de aprilo 1990 (74-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto poeto leksikografo ekonomikisto tradukisto |
Feiko MUNNIKSMA (naskiĝis la 31-an de majo 1915 en Groningen[1], mortis la 27-an de aprilo 1990 en Annen, Nederlando[2] [3]) estis nederlanda esperantisto. Li estis la ĉefredaktoro de Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro, unu el la plej imponaj terminaroj iam kompilitaj per Esperanto.
Li krome tradukis tri tekstojn de la nederlanda filozofo Leo Polak (d:Q1818707). Ĉiuj estis eldonitaj de Cercle Esperantiste de l'Agenais "Laute!" ; SAT-Broŝurservo:
- La Senco de l' morto, 1982.
- Unueco super prokreda dividiĝo, 1983.
- Naturleĝo, pensoleĝo, morala leĝo, 1984.
Dum la dua mondmilito li agadis en la nederlanda rezisto kontraŭ la germana okupacio, i.a. per eldono de la kontraŭgermana revuo De vonk (La sparko) kaj donante rifuĝejon al personoj serĉataj de la nazioj. Pro tio li estis arestita la 27-an de novembro 1942 kaj kondamnita al trijara enkarcerigo en la prizono de Rheinbach[4].
Li ankaŭ verkis Pensoj kaj protestoj[5], libron de poezio originala. Japanstilaj poemoj kaj adekvataj ilustraĵoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri li en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Feiko Munniksma en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.munniksma.net/TNG/showmedia.php?mediaID=1032&medialinkID=1961&PHPSESSID=2pnh4ioq7nk4b6euqj11ui7ao4
- ↑ http://www.archieven.nl/nl/zoeken?miview=inv2&mivast=0&mizig=210&miadt=5&miaet=1&micode=2183&minr=1155437&milang=nl
- ↑ Laŭ http://www.humanitarisme.nl/personen/index.php?m=family&id=I293707 li mortis la 2-an de majo kaj ne la 27-an de aprilo.
- ↑ http://www.archieven.nl/nl/zoeken?miview=inv2&mivast=0&mizig=210&miadt=5&miaet=1&micode=2183&minr=1155437&milang=nl
- ↑ Kopenhago: Eld. Perspektivo, 1984. 37 p. Ilus. 21 cm. Japanstila poemo, akompanata de japanstilaj tuĉpentraĵoj de Pierre Gaborit (d:Q33181529 ??).

