Feino Morgane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morgan le Fay, de Anthony Frederick Sandys (1829 - 1904)

Feino Morgane (aŭ Morgan le Fey), sorĉistino en la legendoj pri Reĝo Arturo.

Ŝia nomo sugestas ke inicie ŝi estis feino, ne homo. En la Artura literaturo ŝi ĝenerale estis la filino de Igraine kaj ŝia unua edzo Gorlois, Duko de Kornvalo. Ŝi estis la fratino do Morgause kaj Elaine, kaj la duon-fratino de Arturo. Laŭ Thomas Malory Morgane edziniĝis al Urien, reĝo de landoj en norda Britio: tamen iliaj rilatoj ne glatis kaj ŝi ĝuis multajn am-aferojn. Morgane kaj Urien havis filon, Ywain. Ŝi studis la magion, kaj komplotis kontraŭ Reĝino Ginevra. Malsukcese ŝi klopodis delogi Lanceloton. Ŝi penis malkaŝi la am-rilatojn de Ginevra kaj Lanceloto.

Pro ŝiaj persvadoj, ŝia amanto Accolon provis ŝteli Excalibur por uzi ĝin en unuopa kombato kontraŭ Arturo. Accolon ne sukcesis, kaj, laŭ kelkaj verkistoj, la kolera Morgane forprenis la ingon de Excalibur kaj ĵetis ĝin en lagon.

Tamen fine ŝi amikiĝis al Arturo, kaj post ties morto ŝi estis inter la kvar sorĉistinoj kiuj portis ties korpon al Avalon.

Speco de miraĝo, "Fata Morgana", nomiĝis laŭ Morgane.