Feira de Santana
| Feira de Santana | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Feira de Santana | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Subŝtato | Bahio | ||
| Mezoregiono | Norda centro de Bahio | ||
| Mikroregiono | Feira de Santana | ||
| Situo | urba centro | ||
| - koordinatoj | 12° 16′ 01″ S 38° 58′ 01″ U / 12.26694 °S, 38.96694 °U (mapo) | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 234 m s. m. | ||
| Areo | 1 362,88 km² (136 288 ha) | ||
| Loĝantaro | 556 642 (2010) | ||
| Denseco | 408,43 loĝ./km² | ||
| Horzono | UTC-3 | ||
| Poŝtkodo | 44000-000 | ||
| Retpaĝo: http://www.feiradesantana.ba.gov.br | |||
Feira de Santana estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 556.642 enloĝantojn en 2010 [1].
Esperanto en Feira de Santana
[redakti | redakti fonton]En oktobro 1959 oni fondis “Urban Princinan Esperantan Klubon de Feira de Santana”, kies unuaj aktivuloj estis la jenaj:
Prezidanto Benedito Figueiredo Farias, vicprezidanto, Josemita Nery Boaventura; 1-a sekretario Mária José Costa, 2-a sekretario, Ursulina Oliveira, 1-a kasisto Lindaura Costa, 2-a kasisto Hildeth Silva Santos, oratoro Arlindo Reis (nekutima posteno en Esperanto-klubo...), kurso-direktoro Josemita Nery Boaventura, bibliotekisto Lícia Santos, sporta direktoro Clara Santos kaj gvidado de la festa komisiono Cleonice Ramos.
La 18-an de decembro 1959, la urbestro de Feira de Santana sankciis ŝanĝi la nomon de la strateto de la koridoro Maria Vitória al Rua Lázaro Ludoviko Zamenhof.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Arkivita el la originalo je 2010-11-26. Alirita 12 de novembro 2011 .


