Fela Kuti
| Fela Kuti | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Fela Anikulapo Kuti |
| Aliaj nomoj | Abami Eda • Fela Aníkúlápó Kuti |
| Naskiĝo | 15-an de oktobro 1938 en Abeokuta, Western State, |
| Morto | 2-an de aŭgusto 1997 (58-jaraĝa) en Lagoso |
| Mortokialo | morto pro aidoso |
| Lingvoj | angla • joruba • niĝeria piĝino |
| Ŝtataneco | Niĝerio |
| Alma mater | Trinity Laban Conservatoire of Music and Dance (en) Abeokuta Grammar School (en) |
| Familio | |
| Patro | Israel Olutodun Ransome-Kuti (en) |
| Patrino | Funmilayo Ransome-Kuti (en) |
| Frat(in)oj | Olikoye Ransome-Kuti (en) |
| Edz(in)o | nekonata valoro Remilekun Kuti (en) |
| Infanoj | Femi Kuti (en) ( Seun Kuti (en) ( |
| Okupo | |
| Okupo | saksofonisto kantisto komponisto dirigento bandestro kantaŭtoro aktivulo |
| TTT | |
| Retejo | http://www.felaproject.net |
Fela Anikulapo KUTI (naskiĝis la 15-an de oktobro 1938 en Abeokuta, mortis la 2-an de aŭgusto 1997 en Lagos) estis niĝeria muzikisto, saksofonisto, bandgvidanto kaj homrajta aktivulo. Li famiĝis kiel pioniro de afrobito. Lia muziko estis senkompromise, same kiel lia rezisto kontraŭ koruptado, militista perforto kaj la postefikoj de la koloniismo[1]. Kuti fariĝis ŝlosila voĉo por la sentoj de ordinaraj afrikanoj. Multaj suferis sub la reĝimoj, kiuj prenis la potencon post la malkoloniigo de Afriko. Riĉeco akumuliĝis nur al malgranda elita grupo, dum la amasoj vivis en malriĉeco.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kuti naskiĝis nomate Olufela Olusegun Oludotun Ransome-Kuti en la tiama Kolonio kaj Protektorato Niĝerio. Lia patrino estis ĉefo Funmilayo Ransome-Kuti, kiu estis konata feministo, kontraŭkolonia politikisto kaj edukisto. La patro estis Israel Oludotun Ransome-Kuti, anglikanisma pastoro kaj lernejestro.
Ekde 1958 Kuti studis en brita Londono unue medicinon, poste muzikon. En 1963 li reenlogiĝis al Niĝerio. En Niĝerio kaj dum vojaĝo al Ganao Kuti kreis sian novan muzikĝenron de afrobito, kunfandigo de hajlajfo, ĵazo, funko, salso, kalipso kaj la popolmuziko de la Joruboj. En 1969 li kun bando loĝis dum dek monatoj en usona Los-Anĝeleso, kie li malkovris la politikajn ideojn de la Black Panthers. Reen en Niĝerio en 1970 li ŝanĝis sian ĉefan muzikteksttemon de amo al politiko.
La politikaj tekstoj de Fela Kuti malamikigis multajn homojn, interalie niĝeria prezidento Muhammadu Buhari, kiu en 1984 malliberigis la muzikiston pro akuzo pri kontrabandado. Ĉe la FESTAC de 1978 ("Festivalo por Nigraj Artoj kaj Kulturo", Lagos), Kuti prezentis la kanton "Zombie". La kanto mokis la militistan potencon en Niĝerio kaj fariĝis tre populara en granda parto de Afriko.
Post dudek monatoj li estis liberigita de generalo Ibrahim Babangida. Kuti renomis sian bandon "Egypt 80", nun konsistanta el preskaŭ okdek membroj, kaj ludis en Afriko, Eŭropo kaj Usono. Liaj turneoj faris signifan kontribuon al la akcepto kaj antaŭenigo de afrikaj ritmoj kaj kulturo. La plej juna filo de Kuti, Seun Anikulapo Kuti , estas nuntempe la gvidanto de la bando de sia patro, Egypt 80.
En 1997 Kuti mortis pro eble aidoso.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Michael E. Veal, Fela. Life and Times of an African Musical Icon, Philadelphia: Temple University Press. 1997
- Rolf Brockmann, Gerd Hötter: Szene Lagos. Reise in eine afrikanische Kulturmetropole (germanlingva: Vojaĝo en afrikan kulturmetropolon), Eldonejo Trickster, München 1994, p. 15-48. ISBN 3-923804-75-X
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (nl) Annie-Sophie Moerman, Fela Kuti: Fear noi man - ritmische ode aan een activist, De Tijd, la 13-an de decembro 2025.

