Felaniĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felaniĉo
municipalities of the Balearic Islands

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Balearaj Insuloj
Hist. regiono Katalunaj landoj
Poŝtkodo 07200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 592  (2023) [+]
Loĝdenso 109 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 28′ N, 3° 9′ O (mapo)39.4691983.148098Koordinatoj: 39° 28′ N, 3° 9′ O (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 169,79 km² (16 979 ha) [+]
Felaniĉo (Balearoj)
Felaniĉo (Balearoj)
DEC
Felaniĉo
Felaniĉo
Situo de Felaniĉo
Felaniĉo (Hispanio)
Felaniĉo (Hispanio)
DEC
Felaniĉo
Felaniĉo
Situo de Felaniĉo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Felanitx [+]
vdr
Porto Colom, en la municipo Felaniĉo.
Map
Mapo de Felaniĉo

Felaniĉo (en hispana Felanich kaj en kataluna kaj oficiale Felanitx) estas loĝloko kaj municipo en la nordorienta parto de la komarko Migjorn (sudo), en la insulo Majorko, Aŭtonoma Komunumo Balearoj. Sur la marbordo de la Mediteraneo, tiu municipo limas kun Santañí, Campos, Porreras, Villafranca de Bonany kaj Manacor.

La felaniĉa municipo enhavas la loĝlokojn Felaniĉo — municipa ĉefurbo —, Porto Colom (Portocolom), s'Horta, Cas Concos d'es Cavaller, Son Mesquida, Son Prohens (Son Proenç), Cala Ferrera, Son Valls, Son Negre, es Carritxó kaj Cala Serena.

La plej altaj pintoj de la municipo estas la jenaj: San Salvador (509 metroj), kie estas monaĥejo samnoma; Sa Comuna (429 metroj); kaj la kastelo de Santueri (408 metroj), uzita antaŭ la konkero de la insulo fare de Jakobo la 1-a de Aragono.