Feldbrunnen-Sankt-Niklaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Kantono Soloturno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sankt-Niklaus.
Feldbrunnen-Sankt-Niklaus
Blazono de Feldbrunnen-Sankt-Niklaus
Blazono de Feldbrunnen-Sankt-Niklaus
Blazono de Feldbrunnen-Sankt-Niklaus
Vilao en Feldbrunnen
Vilao en Feldbrunnen
Vilao en Feldbrunnen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 608857 / 229996 (mapo)47.2208333333337.5555555555555Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 33′ O; CH1903: 608857 / 229996 (mapo)
Nombro de loĝantoj 938
Areo 2,50 km²
Alteco 452 m super marnivelo
Poŝtkodo 4532
Komunumkodo 2544
Mapo de Feldbrunnen-Sankt-Niklaus
Mapo de Feldbrunnen-Sankt-Niklaus
Mapo de Feldbrunnen-Sankt-Niklaus
vdr

Feldbrunnen-Sankt-Niklaus estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 938 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Feldbrunnen-Sankt-Niklaus situas en la Svisa Mezlando nordoriente de la kantonĉefurbo Soloturno inter la Ĵurasa Montaro en nordo kaj la rivero Aro en sudo. La komunummo konsistas el la du vilaĝoj Feldbrunnen kaj Sankt-Niklaus. Sudoriente de Sankt-Niklaus situas la kastelo Waldegg, kiu estas la rekonilo de la komunumo kaj ankaŭ ornamas la supran parto de ĝia blazono. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,50 km², de kiuj 46,0 % estas kovritaj de arbaro, 36,8 % servas por agrikulturo kaj 14,8 % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Feldbrunnen-Sankt-Niklaus limas en nordoriento kaj oriento al Riedholz, en sudoriento al Zuchwil, en sudokcidento al la kantonĉefurbo Soloturno, kaj en okcidento kaj nordo al Rüttenen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Feldbrunnen-Sankt-Nikaus pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantona ĉefvojo de Bazelo al Soloturno. Per haltejo ĉe la trama etspura fervojlinio de Niederbipp al Soloturno Feldbrunnen estas konketita al la publika transportreto. Buslinio de la loka soloturna transportreto ankaŭ konektas la vilaĝon Sankt-Niklaus al la transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 4 kilometrojn sudokcidente, sude de Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Feldbrunnen datiĝas el la jaro 1319 kiel Velbrunnen. [2] La origina nomo de Sankt-Niklaus estis Wedenswile, menciita la unuan fojon en la jaro 1182 kiel villa Wedenswile, en la jaro 1450 aperis la mencio Sant niclausß, kiu formo iom post iom forpuŝis la originan nomon. Dum mezepoko la teritorio de la hodiaŭa komunumo apartenis al la Abatejo Sankt-Ursen. En la 14-a jarcento la urbo Soloturno akiris la protektovoktecon pri la abatejo kaj tiam Feldbrunnen kaj Sankt-Niklaus fariĝis setlocelolokoj de la urbocivitanaro de Soloturno. En la jaro 1720 la teritorio de Feldbrunnen-Sankt-Niklaus estis atribuita al la Voktejo Flumenthal, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Lebern.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]