Felgueiras
Felgueiras | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 58 065 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 502 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 22′ N, 8° 12′ U (mapo)41.366667-8.2Koordinatoj: 41° 22′ N, 8° 12′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 115,74 km² (11 574 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Felgueiras [+] | |||||
Felgueiras estas portugala urbo kaj municipo en la distrikto Porto, Norda regiono kaj subregiono Tâmega e Sousa, kun ĉirkaŭ 9 500 enloĝantoj.
Ĝi estas sidejo de municipo kun 115,62 km² kaj 55 855 enloĝantoj (2021), subdividita en 20 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Fafe, nordoriente de Celorico de Basto, sudoriente de Amarante, sudokcidente kun Lousada kaj nordokcidente kun Vizela kaj Guimarães.
Estas du urboj en la municipo, nome la jenaj: Felgueiras kaj Lixa.
Fregezioj
[redakti | redakti fonton]La municipo Felgueiras havas la jenajn fregeziojn:
- Aião
- Airães
- Friande
- Idães
- Jugueiros
- Macieira da Lixa e Caramos
- Margaride (Santa Eulália), Várzea, Lagares, Varziela e Moure (urbo Felgueiras)
- Pedreira, Rande e Sernande
- Penacova
- Pinheiro
- Pombeiro de Ribavizela
- Refontoura
- Regilde
- Revinhade
- Sendim
- Torrados e Sousa
- Unhão e Lordelo
- Vila Cova da Lixa e Borba de Godim
- Vila Fria e Vizela (São Jorge)
- Vila Verde e Santão
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frua historia referenco al Felgueiras datiĝas de 959, en la testamento de Mumadona Dias, kiam ĝi estis citita por identigi la urbeton Moure (Felgueiras): "In Felgaria Rubeans villa de Mauri". La loknomo "Felgueiras" deriviĝas de la termino felgaria, kiu signifas terenon kovritan de filikoj kiu, se sekiĝintaj, ruĝiĝas (rubeans), dum kelkaj fakuloj asertas, ke la determinativo rubeans aludas al fakto ke la loko suferis incendion.
La municipo formas parton de la Vojo de Romaniko de la Valo de Sousa.
Estas historiistoj kiuj asertas, ke Felgueiras ricevis foruon de la grafo D. Henrique. Sed fakte oni konas nur la foruon de D. Manuelo la 1-a la 15an de Oktobro 1514. Jam en 1220, la teritorio de Felgueiras havis 20 paroĥojn (konatajn nuntempe kiel fregezioj) kaj kelkajn monaĥejojn kaj preĝejojn; unu el la plej bone konataj monaĥejoj de la municipo Felgueiras estas la Monaĥejo de Pombeiro aŭ de Santa Maria de Pombeiro, deklarita Nacia Monumento per la Dekreto 16-06-1910, DG 136 de 23a de Junio 1910. En 1855, estante transformita en komarko, Felgueiras ricevis dek du pliajn fregeziojn.
En la 13a de Julio 1990, la urbeto Felgueiras estis altigita al la kategorio de "cidade" (urbo).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Santa Maria de Airães
- Domo de Simães
- Romia vilao de Sendim
- Preĝejoj de São Vicente de Sousa kaj de Salvador (Unhão)
- Fonto de la rivero Sousa en la fregezio Friande
- Monaĥejo de Pombeiro
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Monaĥejo de Pombeiro.
-
Ĉefaltaro kun orumita retablo de la Monaĥejo de Pombeiro.
-
Ĥorejo kaj rozvitralo de la Monaĥejo de Pombeiro.
-
Klostro de la Monaĥejo de Pombeiro.
-
Preĝejo de Santa Maria de Airães.
-
Monte de Sta. Quitéria.
-
Varmigilo de romia vilao de Sendim.
-
Preĝejo de São Vicente de Sousa.
-
Preĝejo de São Salvador de Unhão.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Felgueiras en la portugala Vikipedio.