Feliĉa fino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
«Feliĉa fino» en amafera filmo estas difinita plej ofte kiel venko de amo. En la bildo: fina foto de Malantaŭ la ekrano (1916), kurto kie estas protagonistoj Charles Chaplin kaj Edna Purviance.

Feliĉa fino (sufiĉe internacie konata anglalingve kiel happy end) estas tipo de fino de la intrigo de fikcia verko en kiu preskaŭ ĉio ŝanĝas al plej bona por la protagonistoj, iliaj flankuloj, kaj por preskaŭ ĉiu escepte pri la malbonuloj.

En historioj kie la protagonistoj estas en fizika danĝero, la feliĉa fino konsistas ĉefe el ilia survivado kaj sukcesa finkompletigo de ilia misio; kie ne estas fizika danĝero, la feliĉa fino povas konsisti en la fakto ke la amantoj plenumas sian amon spite variajn faktorojn kiuj estus povintaj malhelpi tion. Konsiderinda nombro de historioj kombinas ambaŭ situacioj. En la versio de Steven Spielberg de "War of the Worlds" (La milito de la mondoj), la feliĉa fino konsistas el tri diversaj elementoj: nome ĉiuj protagonistoj survivas al la sennombraj danĝeroj de ilia veturado; la homaro kiel tuto survivas al la ekstertera invado; kaj la protagonista patro rehavas la respekton de siaj separitaj filoj. La intrigo estas konstruita tiel ke la tri linioj estas necesaj por la publika sento kaj kontentigo en la fino. Tiu sento estas grava, ĉar estas tio kion la persono kiu ĵus vidis filmon aŭ legis romanon, portas hejmen aŭ por la estonteco.

En ferakontoj, la neceso havi feliĉan finn povas konduki al la fakto de ekzistado de du versioj: el kiuj unu kun dum la alia sen. Ekzemple ĉe Ruĝkufulineto, en kelkaj versioj ĉio finas kiam la lupo manĝas la knabinon (nefeliĉa fino), dum en alia versio hazardveninta ĉasisto mortigas la lupon kaj eligas la knabinon el ties ventro (feliĉa fino). Oni forgesas, ke ĉiuokaze la avino estis manĝita de la lupo.