Felikso Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Felikso Zamenhof
Felikso Zamenhof.png
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de novembro 1868 (1868-11-06)
en Bjalistoko, Gubernio de Grodno, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 4-an de decembro 1933 (1933-12-04) (65-jara)
en Varsovio, Flag of Poland (1928–1980).svg Pollando
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Loĝloko Varsovio, Bjalistoko
Aliaj nomoj FeZ, Zef
Ŝtataneco Pollando, Rusia Imperio
Alma mater Universitato de Varsovio
Profesio poeto, esperantisto, apotekisto
Lingvoj Esperanto, rusa lingvo, pola lingvo, jida lingvo
Verkaro Verkoj de FeZ
Esperanto
Esperantisto numero 1538
Familianoj
Edz(in)o

Helena Zamenhof

Infanoj Romana Zamenhof, Julian Zamenhof
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Ida Zamenhof, Fejgla Zamenhof, Mina Zamenhof, L. L. Zamenhof, Henriko Zamenhof, Herŝ Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Leono Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof, Aŭgusta Hermelin
v  d  r
Information icon.svg

Feliks ZAMENHOF (naskiĝis la 25-an de oktobro[jul.]/ 6-an de novembro 1868[greg.] en Bjalistoko, mortis la 4-an de decembro 1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZZef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof.

Li estis varmkora amiko de la orfoj. Li estis unu el la unuaj en la familio Zamenhof, kiu lernis Esperanton. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de Esperanto havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.

Felix Zamenhof helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en „La Esperantisto“ (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Lia unua verko estis la poemo Vizito de la steloj sur la tero publikigita en 1891[1]. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“, „Ondo de E“, „Pola Esperantisto“, L. M.

Dediĉe al UK 1905 en Boulogne, li verkis la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fundamenta Krestomatio“. En la jaro 1920 li gvidis E-kongreson en Leszno apud Varsovio organizitan de pastro mariavitisma, esperantisto Adam Maria Bazyli Furmanik (1870-1957).

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Felikso Zamenhof: Vizito de la steloj sur la tero, La Esperantisto 1891 p. 70