Felinologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dukolora kato

Felinologio (termino el la latina vorto felinus „kata“ kaj la greka vorto λόγος logos „vorto“, „rakonto“) estas la scienco pri katoj. Felinologio esploras la anatomion, genetikon, fiziologion kaj bredadon de sovaĝaj kaj malsovaĝigitaj katoj. Same temas pri hejmaj katoj kiel pri nature sovaĝaj Felisoj.