Felipe Alaiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felipe Alaiz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1887 (1887-05-23)
en Belver de Cinca
Morto 8-an de aprilo 1959 (1959-04-08) (71-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • sindikatisto • tradukisto
vdr

Felipe ALAIZ de Pablo (Belver de Cinca, Huesca, 23a de Majo 1887 - Parizo, 8a de Aprilo 1959) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto anarkiista.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Studinta en Lérida, Huesca kaj Zaragoza, li ekkarieris kaj eĉ direktoris dum du jaroj La Revista de Aragón (Zaragozo, 1914). Li dediĉis sin al aktivula ĵurnalismo ekde tre juna kaj porĉiame.[2] Alaiz estis instruisto pri literaturo en la Liceo Escolar de Lérida, avangarda lernejo fondita de Federico Godàs, kie li koincidis kun aliaj junaj instruistoj kiel Joaquín Maurín kaj Víctor Colomer.

Invitita de José Ortega y Gasset, li kunlaboris en la ĵurnalo El Sol de Madrido. Tie li etosis ĉe la literatura bohemio kaj amikiĝis kun Pío Baroja kaj Eugenio D’ors. Estas duboj pri kiam li kontaktis kun liberecanoj, sed eble tio okazis en Taragono; tuj poste li aktivis en Barcelono kie li kundirektoris Revista Nueva kaj verkis en prizono la libron Quinet. En la epoko de interpafado inter sindikatistoj kaj policanoj li faris multajn tradukojn. Jam dum la Dua Hispana Respubliko li kunlaboris en La Revista Blanca, por kiu li tradukis tekstojn de Max Nettlau.

Li estis kunlaboranto, kaj foje direktoro, de gravaj publikaĵoj, kaj suferis pro siaj artikoloj multnombrajn monpunojn, enkarcerigojn kaj persekutojn ĝis sia ekzilo en Francio, kie li vivis siajn lastajn du dek jarojn. Li mortiĝis en Parizo en 1959.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis Quinet (Barcelono, 1924), Tipos españoles (48 skizoj en 2 vol., Parizo, 1962 kaj 1965), Hacia una Federación de Autonomías Ibéricas (20 kajeroj de ĉirkaŭ po 35 pp.); kaj dekojn de noveloj kaj artikoloj.

Inter liaj eseoj elstaras El arte de escribir sin arte (reeldonita en 2012 kun prologo de Javier Cercas), La zarpa de Stalin sobre Europa (Toulouse, 1948), Historia de la Literatura desde El Cid hasta hoy, Grandeza y miseria del siglo XIX, Estudios de toponimia comarcal, Monografía del trigo, Diccionario de modismos entre Aragón y Cataluña, Lord Byron y su influencia en el romanticismo español, Colores de la indumentaria rusa kaj Informes sobre la aduana y la producción textil.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopedia aragonesa. Felipe Aláiz.
  2. Felipe Alaiz de Pablo (1887-1959)
  3. «Felipe Alaiz. Historia del Anarquismo.». Arkivita el originalo la 16an de Majo 2008. Konsultita la 9an de Septembro 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carrasquer, Francisco: Felipe Alaiz. Estudio y Antología del primer anarquista español; Eld. Júcar, 1981.
  • Aisa, Ferran: El Liceu Escolar de Lleida. Editorial Fonoll, Juneda, 2013.
  • Galindo Fontaura, Vicente: El periodismo independiente y libertario de Felipe Alaiz, Asociación Isaac Puente, 1990.