Felix Mendelssohn Bartholdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Felix Mendelssohn Bartholdy
Felix Mendelssohn Bartholdy (30-jara)
Felix Mendelssohn Bartholdy (30-jara)
Bazaj informoj
Naskonomo Jakob Ludwig Felix MENDELSSOHN BARTHOLDY
Naskiĝo 3-a de februaro 1809
Flag of Hamburg.svg Hamburgo, sendependa urboŝtato
Morto 4-a de novembro 1847
Leipzig, Germana Federacio
Ĝenroj simfonioj
uverturoj
orgenmuziko
ĉambra muziko
Profesio Komponisto
Instrumentoj piano
Aktivaj jaroj 1818-1847
v  d  r
Information icon.svg

Jakob Ludwig Felix MENDELSSOHN BARTHOLDY, denaske kaj pli ĝenerale konita kiel Felix MENDELSSOHN (n. la 3-an de februaro 1809 en Hamburgo - m. la 4-an de novembro 1847 en Lepsiko) estis germana komponisto, pianisto kaj orkestrestro de la frua romantikisma periodo. Li estis la nepo de la filozofo Moses Mendelssohn kaj naskiĝis ene de la bonstata, juda familio Mendelssohn, kiu poste konvertiĝis al kristanismo. Inter liaj tre diversaj verkoj estas simfonioj, konĉertoj, oratorioj, piano-muzikaĵoj kaj ĉambra muziko.

Post longa periodo de malpopulariĝo pro la ŝanĝemaj muzikaj modoj kaj la kontraŭjudismo de la komenco de la 20-a jarcento, la originaleco kaj kreemo de Felix Mendelssohn Bartholdy estas hodiaŭ denove agnoskitaj. Li nun viciĝas inter la plej konataj kaj popularaj komponistoj de la romantikisma epoko. Mendelssohn estas cetere kaj kutime rigardita kiel la definitiva remalkovrinto de la verkoj de Johann Sebastian Bach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Felix Mendelssohn Bartholdy devenis de renoma kaj bonstata burĝa familio juda (vd. Mendelssohn (familio)) kaj li estis nepo de la elstara filozofo Moses Mendelssohn (1729–1786). Lia patro Abraham (1776–1835) aliĝis en 1804 post instruado kiel bankkomercisto kaj kunsocietano en la bankon de sia pli aĝa frato Joseph. Lia patrino Lea, naskita Salomon (1777–1842), devenis de fabrikistofamilio. Post la geedziĝo en 1804, Abraham kaj Lea Mendelssohn transloĝiĝis el Berlino al Hamburgo. En la jaro 1805 naskiĝis la muzike talenta fratino de Felix, Fanny (ekde 1829 Fanny Hensel). Pliaj gefratoj sekvis, interalie Rebecca en 1811 (ŝi edziniĝis en 1831 kun la matematikisto Peter Gustav Lejeune Dirichlet) kaj Paul en 1812.

Ĉ. 1845, nigra-blanka foto de la pentraĵo de Eduard Magnus
La naskiĝdomo

Ĉiuj gefiloj de la du Mendelssohn estis edukitaj kristane kaj baptitaj la 21-an de marto 1816 laŭ la protestanta kredo fare de Johann Jakob Stegemann, pastro de la reformita komunumo de la berlina "Jerusalems- und Neuen Kirche", kadre de hejma bapto. Ĉi-okaze Felix ricevis siajn baptonomojn Jakob kaj Ludwig. Krome oni aldonis al la familia nomo la "kristanan" nomon, kiun la frato de Lea, prusa sendito en Romo, Jakob Salomon, alprenintis je sia bapto laŭ la nomo de la antaŭa posedinto de ĝardeno de la familio. Abraham kaj Lea Mendelssohn Bartholdy finfine konvertiĝis en 1822 al kristanismo.

Infaneco (1809–1824)[redakti | redakti fonton]

Felix Mendelssohn Bartholdy 1821
Oleoskizo de Carl Joseph Begas

Pro la franca okupado de Hamburgo, la familio transloĝiĝis en 1811 al Berlino, kie vivis la vidviniĝinta avino. Ĉi tie Felix kaj Fanny ricevis siajn unuajn muziklecionojn de sia patrino, kiu mem estis eksa lerninto de Johann Philipp Kirnberger kaj pro tio konformis al senpera Bach-tradicio. Ankaŭ la praonklino de ambaŭ infanoj, Sara Levi (denaske Itzig), peris ĉi tiun tradicion kiel lernintino de Carl Philipp Emanuel Bach kaj favorantino de Wilhelm Friedemann Bach. La sekvinta instruistino de Felix kaj Fanny estis S-ino Bigot dum pretertempa restado de la Mendelsohn-oj en Parizo en 1816. Post la reveno al Berlino, ili ricevis instruadon de Carl Friedrich Zelter, sed ankaŭ lecionojn pri piano de Ludwig Berger kaj lecionojn pri violono de Carl Wilhelm Henning. Sian ĝeneralan edukadon ili ricevis de Karl Wilhelm Ludwig Heyse, patro de la verkisto Paul Heyse.

Publike prezentiĝis Felix la unuan fojon la 24-an de oktobro 1818, naŭ jarojn aĝa: li okaze de tiu unua prezento plenumis la pianopartion en pianoterceto de Joseph Wölfl. Aprile de la sekva jaro, li eniris la Sing-Akademie zu Berlin (Kantakademio de Berlino) kiel aldokantisto. Li tie studis sub la gvidado de Zelter seriozan sakralan muzikon malnovan. Jaron poste li ekkomponis muzikaĵojn eksterordinare grandkvante. Nur tiujare li verkis preskaŭ sesdek komponaĵojn, inter ili lidojn, pianosonatojn, pianoterceton, sonaton por violono kaj piano, orgenpecojn kaj eĉ malgrandan draman pecon triscenan. En 1821 kaj inter multaj aliaj verkoj, Felix Mendelssohn Bartoldy kreis kvin trimovimentajn arĉsimfoniojn, kvarvoĉajn motetojn, la unuaktajn kantoteatraĵojn Soldatenliebschaft kaj Die beiden Pädagogen, sed ankaŭ partojn de la kantoteatraĵo Die wandernden Komödianten.

En 1821, la 12-jara Mendelssohn renkontis por la unua fojo Johann Wolfgang von Goethe, kun kiu li pasigis dek ses tagojn en Vejmaro, kune kun Zelter. En la sama jaro li konatiĝis kun Carl Maria von Weber, kiu direktis en Berlino la prezentadon de Der Freischütz. En 1822 li cetere renkontis Ludwig Spohr en Kassel. Dum ĉi tiu jaro li estis eĉ pli produktema kaj verkis la operon Die beiden Neffen oder der Onkel aus Boston kaj pianokonĉerton, kiun li prezentis en koncerto de Anna Milder.

En la familio ekde longe ekzistis tradicio, laŭ kiu oni organizis dum la dimanĉaj matenoj en la manĝoĉambro muzikajn prezentadojn kun malgranda ensemblo, ekde ĉ. 1822 : al tiuj privataj koncertoj kutime partoprenis profesiaj muzikistoj el la reĝa kortegokapelo. Felix ĉiam dirigentis la orkestron kaj specife komponis novajn verkojn por ĉi tiuj okazoj. Li mem ludis pianon aŭ lasis tion al Fanny, dum lia fratino Rebecca kantis kaj lia frato Paul ludis violonĉelon. Tiamaniere oni private prezentis Die beiden Neffen unufoje okaze de lia dekkvina datreveno en 1824. Inter la 3-a kaj 31-a de marto li komponis sian unuan simfonion c-maĵoran (op. 11), tuj poste la pianokvinteton b-minoro (op. 3) kaj fine la postmorte prezentitan pianoseksteton (op. 110). Ankaŭ dum ĉi tiu periodo komencis lia tutviva amikeco kun Ignaz Moscheles.

Junaĝo (1825–1829)[redakti | redakti fonton]

En 1825 Abraham Mendelssohn akompanate de Felix vojaĝis al Parizo, kie tiu ĉi renkontis du el la plej famaj dramaj komponistoj tiutempaj: Gioacchino Rossini kaj Giacomo Meyerbeer. Ĉiokaze li ankaŭ konatiĝis kun Luigi Cherubini, kiu esprimis altan taksadon pri la talento de la junulo kaj petis al li komponi Kyrie por kvin voĉoj kun plena orkestro-akompanado. El leteroj de ĉi tiu epoko estas konate, ke Felix nur malmulte ŝatis la francan skolon de muziko. El lia restado en Parizo tamen restis pluraj novaj amikoj, kiujn li ree renkontis okaze de postaj eventoj.

Felix revenis kun sia patro al Berlino en majo 1825 kaj interrompis sian vojaĝon por dua vizito al Goethe, en kies domo li prezentis sian kvarteton en b-minoro dediĉita al Goethe, por kiu li rikoltis multe da aplaŭdo. La 10-an de aŭgusto samjare li kompletigis la duaktan operon Die Hochzeit des Camacho ("La edziĝfesto de Camaĉo").

La Berlina domo en la Leipziger Straße.

Nelonge post sia reveno el Parizo, Abraham Mendelssohn transloĝiĝis en la straton Leipziger Straße 3, en grandspacan, eksmodan domon kun bonega muzikĉambro kaj ĝardendomo, en kiu pluraj centoj da personoj povis aŭskulti la dimanĉajn koncertojn. Aŭtune de la sekvinta jaro tie okazis la unua prezentado de la uverturo de Sonĝo de Somermeza Nokto. La partituro de ĉi tiu fama komponaĵo mencias la daton "Berlin, 6. August 1826". Mendelssohn tiutempe do aĝis dek sep kaj duonan jarojn. Li publike kaj unufoje direktis tiun uverturon en Stettin en februaro 1827.

Li ankaŭ studadis en la universitato de Berlino, kie li interalie sekvis prelegojn de Georg Wilhelm Friedrich Hegel.

Intertempe li konfidis sian verkon Camachos Hochzeit al la fama Gaspare Spontini, konsiderante eblan prezenton en la operejo. La libreton, kiu baziĝis sur epizodo de Don Kiĥote, verkis Karl Klingemann kaj Mendelssohn. Ili, klare perceptinte la apartan humuron de la teksto, engaĝis sin en ĉi tiun romancon. Li probis la verkon tuj post sia reveno el Stettin kaj por la unua fojo prezentis ĝin la 29-an de aprilo 1827. Ĝi ricevis verŝajne fervoran aplaŭdon, sed pro ia intrigo ne spertis duan prezentadon. Mendelssohn mem sentis, ke la intertempe 20-monatojn aĝa opero ne plu kongruis kun lia tiama artista evoluado, kaj li opiniis, ke li jam elektis novan vojon direkte al instrumenta muziko. Dum la resto de sia vivo li neniam plu komponis operon.

Mendelssohn fondis ĥoron por la studado de la ĥorverkoj de Johann Sebastian Bach (la eminenta Thomas-kantoro tiam estis preskaŭ nekonata de la publiko). Jam en 1823 lia avino Babette Salomon donacintis al li kopion de la Mateo-pasiono laŭ la aŭtografo Pölchaus. Ankaŭ Carl Friedrich Zelter jam antaŭe konatigis al Mendelssohn la Bach-an verkaron per sia instruado kaj la proboj en la Sing-Akademie zu Berlin. Kune kun Eduard Devrient, kaj unue malgraŭ la kontraŭo de Zelter, Mendelssohn plenumis en 1829 en la Sing-Akademie publikan prezentadon de la mallongigita kaj por ĉi tiu okazo aliaranĝita Matthäuspassion sub sia direktado, kun 158-kapa ĥoro de la Sing-Akademie. Tio estis la unua re-prezentado de la pasiono por la morto de Bach. Zelter jam pli antaŭe probintis unuopajn partojn el la pasiono, kaj tamen opiniis, ke kompleta prezentado estis nerealigebla. La prezentado estis tiel sukcesa, ke oni devis ripeti ĝin dufoje (la trian prezentadon direktis Zelter, ĉar Mendelssohn intertempe estis forvojaĝanta al Anglio). Laŭ pli modernaj kritikistoj kaj post analizado de la prezentata partituro, tamen ne temis pri "ege romantismiga" prezentado. Tamen Mendelssohn forstrekis kelkajn recitativojn, ĥoralojn kaj ariojn, por ne trostreĉigi la plenumantojn kaj la publikon. Krome li devis aliokupigi kelkajn instrumentojn, pri kiuj li ne disponis : Mendelssohn mem ludis la kontinuan bason sur martelpiano, anstataŭigis la hobojojn de amoro per klarnetoj kaj la hobojojn de ĉaso per violonoj. Devrient kantis la partion de Kristo. La fortepiano de la berlina instrumentkonstruisto Johann Christoph Oesterlein, kiu apartenis al Carl Friedrich Zelter kaj ekde kiu Felix Mendelssohn Bartholdy supozeble direktis la prezentadojn de la Mateo-pasiono, ankoraŭ nuntempe troviĝas en la Berlina Muzikinstrumenta Muzeo kiel daŭra pruntaĵo de la Sing-Akademie zu Berlin.

Unuaj turneoj (1829–1832)[redakti | redakti fonton]

Aprile de 1829 Mendelssohn por la unua fojo vojaĝis al Londono kaj estis tie entuziasme akceptita. Unuafoje li sin prezentis antaŭ angla publiko dum unu el la koncertoj de la Filharmonia Societo, okaze de kiu li direktis la 25-an de majo sian simfonion c-minoran ekde la piano. La 30-an li parkere ludis la konĉertaĵon de Weber, la 25-an de junio la pianokonĉerton Eb-maĵoran de Beethoven (neniam antaŭe prezentita en Anglio), kaj unufoje la uverturon pri Sonĝo de Somermeza Nokto. Je sia reveno hejmen el la koncerto, li forgesis la partituron en droŝko, sekve de kio Mendelssohn denove surpaperigis laŭ sia memoro senerare. Dum alia koncerto li ludis kune kun Moscheles sian ankoraŭ ne publikigitan konĉerton en E-maĵoro por du pianoj kaj orkestro.

Fine de la sezono, Mendelssohn vojaĝis kune kun Klingemann tra Skotlando, kio inspiris lin komponi siajn Hebridoj-Uverturon kaj la Skotan Simfonion. Fine de novembro li revenis al Berlino.

La vizitado de Anglio formis parton de ampleksa vojaĝprogramo, kiun farigis al li lia patro tra ĉiuj gravaj artaj centroj de Eŭropo. Post kiam li rifuzis profesoran katedron en Berlino, en majo 1830 li entreprenis novan vojaĝon direkte al Italio, kaj survoje restis dum du semajnoj ĉe Goethe en Vejmaro. Li atingis Romon la 1-an de novembro post kelkaj interstacioj.

Kiam li, dum sia returnvojaĝo, alvenis al Munkeno oktobre de 1831, li komponis kaj ludis sian pianokonĉerton g-minoran kaj akceptis komision (neniam plenumitan) pri opero ĉe la munkena teatro. Post sinsekvaj haltoj en Stutgarto, Frankfurto ĉe Majno kaj Duseldorfo, li finfine alvenis al Parizo decembre de la sama jaro. Tie li pasigis kvar monatojn, refreŝigis la malnovajn interkonatiĝojn de 1825 kaj havis intiman kontakton kun Franz Liszt kaj Frédéric Chopin. La 19-an de februaro 1832 oni prezentis la uverturon Sonĝo de Somermeza Nokto en la Konservatorio kaj prezentis multajn el liaj aliaj komponaĵoj al la publiko. Pri kelkaj el ili li tamen ankaŭ suferis seniluziiĝojn, ekz. la Reformacio-Simfonio. Ĥolero-infektado antaŭtempe finis la vojaĝon en marto, sed li rapide resaniĝis.

La 23-an de aprilo 1832 li estis denove en Londono, kie li dufoje prezentis sian pianokonĉerton g-minoran dum la filharmoniaj koncertoj. Li cetere kaj sukcese ludis la orgenon de la katedralo Sankta Paŭlo kaj publikigis la unuan volumon de siaj Lieder ohne Worte ("Kantoj sen vortoj"). En julio li revenis al Berlino, kaj dum la sekvinta vintro li publike prezentis siajn Reformacio-Simfonion, konĉerton g-minoran kaj Valpurgan Nokton.

Berlino, Duseldorfo kaj Frankfurto (1832–1835)[redakti | redakti fonton]

Dum la sekvaj jaroj Felix Mendelssohn ne deziris akcepti fiksan, ligigan postenon. Pro la insistado de sia patro li tamen kandidatiĝis por fariĝi direktoro de la Sing-Akademie zu Berlin, ĉar la posteno estis vakanta depost la morto de Zelter. Post la voĉdonado de la membroj li estis tamen venkita de la longdaŭre vicdirektoro Carl Friedrich Rungenhagen. Tiu malsukceso, laŭ lia amiko Eduard Devrient, eble rezultis el kontraŭjudaj motivoj. Lia decido forlasi Berlinon por pluraj jaroj eble parte devenis de tiu seniluziiĝo pri lia neelektiteco, spite al la karaj rilatoj de la tuta familio kun la Sing-Akademie kaj liaj konsiderindaj artaj sukcesoj rilate al ĝi (inkluzive de la Matthäuspassion).

Printempe de 1833, li vizitis por la tria fojo Londonon, por tie direkti sian Italan Simfonion, kiun unuafoje la 13-an de majo ludis la Filharmonia Societo. La 26-an de la sama monato li direktis la prezentadojn je la Malaltrejnlanda Muzikfestivalo en Duseldorfo kun tiel granda sukceso, ke oni proponis al li lian nomumadon kiel ĝeneralmuzikdirektoro de la urbo. La posteno inkludis la direktadon de la muziko en la ĉefaj preĝejoj, ĉe la teatro kaj en la salonoj de du muzikaj asocioj.

Antaŭ ol li ekagis en ĉi tiu nova posteno, li denove iris al Londono kun sia patro kaj revenis la 27-an de septembro 1833 al Duseldorfo. Lia laboro pri sakra muziko kaj en la koncertejo rezultigis bonan impreson, sed liaj rilatoj kun la estraro de la teatro, kiun li direktis kune kun Carl Leberecht Immermann, estis nur malmulte ĝojigaj. Eble pro ĉi tiuj cirkonstancoj li komencis sin forturni de la opero kaj pli kaj pli turni sin al sakra muziko.

En ĉi tiuj jaroj Mendelssohn ankaŭ direktis la ĥoron de la Cäcilien-asocio en Frankfurto ĉe Majno. Ekde multaj jaroj li estis ege ligita kun la ĥoro kaj ties dirigento Johann Nepomuk Schelble, kaj tiel sentis la devon daŭrigi kiel eble plej baldaŭ la probo- kaj koncertagadon, kiu malprosperis post grava malsaniĝo de Schelble. Pro peto de la Cäcilien-asocio, li komponis la uverturon Das Märchen von der schönen Melusine ("La fabelo de la bela Meluzino") kaj cetere planis kelkajn pliajn gravajn verkojn. La restado en Frankfurto helpis al Mendelssohn ankaŭ amike renkontiĝi kun la grava operkomponisto Gioacchino Rossini, kiu loĝis tie kelkajn tagojn.

En Duseldorfo li konceptis la faman oratorion Paulus pri la vivo de Sankta Paŭlo. Li ŝatis sian postenon kaj verŝajne li estus konservinta ĝin multe pli longe, se oni ne estus proponinta al li la daŭran direktadon de la Gewandhaus-koncertoj en Lepsiko, tio estas unu el la plej prestiĝaj kaj altrangaj postenoj atingeblaj en la germana muzika mondo.

Lepsiko (1835–1841)[redakti | redakti fonton]

La Gewandhaus de Lepsiko, pentraĵo de Felix Mendelssohn Bartholdy

En aŭgusto 1835 Mendelssohn iris al Lepsiko kaj prezentis sian unuan koncerton tie je la 4-a de oktobro en la Gewandhaus de Lepsiko per sia uverturo Meeresstille und Glückliche Fahrt ("Mara kvieteco kaj bonŝanca veturo"), kiu kompare kun liaj aliaj uverturoj estas hodiaŭ ne plu tre konata. La publiko fervore akceptis la koncertojn de Mendelssohn en la Gewandhaus. Oni ankaŭ esprimis publikan dankemon per lia honordoktorigo pri filozofio la 20-an de marto 1836.

Li intertempe estis ellaboranta sian unuan oratorion (Paŭlo), kaj la 22-an de majo 1836 li prezentis ĝin por la unua fojo dum la Malaltrejnlanda Muzikfestivalo en Duseldorfo. La 3-an de oktobro, George Smart dirigentis unuafoje la anglalingvan version en Liverpool, kaj Mendelssohn siaflanke denove prezentis ĝin en Lepsiko la 16-an de marto 1837.

Cécile Charlotte Sophie Mendelssohn Bartholdy, naskite Jeanrenaud, pentraĵo de E. Magnus.

La sekvinta grava evento en la vivo de Mendelssohn, la 28-an de marto 1837, estis lia feliĉa geedziĝo kun Cécile Charlotte Sophie Jeanrenaud (n. la 10-an de oktobro 1817 - m. la 25-an de septembro 1853), kun kiu li konatiĝis en Frankfurto dum la antaŭa somero. Laŭ Philipp Eduard Devrient, "Cecilie estis unu el tiuj dolĉaj inaj aperaĵoj, kies tranvkila kaj infaneca sento, kies nura proksimeco bonfartige kaj trankvilige efikus sur ĉiu viro. Svelta figuro, trajtoj de okulfrapa beleco…". El la geedzeco rezultis kvin gefiloj : Carl Wolfgang Paul (7-an de februaro 1838), Marie (2-an de oktobro 1839), Paul (18-an de januaro 1841), Felix (1-an de majo 1843) kaj Lili (19-an de septembro 1845).

La mielaj semajnoj preskaŭ pasintis, kiam oni invitis lin al Anglio, kie li direktis Paŭlo-n la 20-an de septembro okaze de la Festivalo de Birmingham. Dum ĉi tiu vojaĝo li ludis la orgenon de la preĝejo St-a Paŭlo kaj Kristo kaj kaj pro tio grave influis la anglajn orgenistojn. Tie aperis lia ideo verki duan oratorion, Elias.

Berlino (1841–1845)[redakti | redakti fonton]

Post kiam Mendelssohn en 1840 komponis Lobgesang ("Laŭdokanto") kaj samjare por la sesa fojo vojaĝis al Anglio, Frederiko Vilhelmo la 4-a alvokis lin en 1841 kiel kapelmajstro reen al Berlino. La prusa reĝo havis ambiciajn planojn por fari el Berlino la artan ĉefurbon de la germanlingva spaco. La esperoj estis la reformado de la Königlichen Akademie der Künste kaj la direktado de la Domchor.

Aŭtune de 1842, Bartholdy ja ricevis lian nomumadon kiel prusa ĝeneralmuzikdirektoro, tamen al la ambiciaj planoj kontraŭstaris la hezitemo je la realigo kaj diversaj rezistaĵoj. Tial li ne lasis forteni sin de alispecaj agadoj je la koncerto ĉe Gewandhaus. En 1842 li iris por la sepa fojo al Anglio, kune kun sia edzino, kaj dirigentis sian Skotan Simfonion. Inter lia verkaro ĝis la jaro 1845 troveblas interalie teatromuzikoj pri Antigone, Oedipus Coloneus, Athalie kaj la muziko de Sommernachtstraum.

Lastaj jaroj en Lepsiko[redakti | redakti fonton]

La mortodomo de Mendelssohn en Lepsiko

En la jaro 1843, Mendelssohn fondis en Lepsiko la konservatorion – la unuan muzikaltlernejon de Germanio – kaj malfermis ĝin la 3-an de aprilo en la konstruaĵoj de la Gewandhaus. Samjare la urbo Lepsiko nomumis lin honorcivitano. En 1844 li dirigentis ses filharmoniajn koncertojn en Londono kaj prezentis sian muzikon pri Sonĝo de Somermeza Nokto. Li revenis al Berlino en septembro, tamen sukcesis konvinki la reĝon liberigi lin de siaj plej ĝenaj devoj.

Post mallonga restado en Frankfurto, Mendelssohn revenis septembre de 1845 al Lepsiko, denove reprenis sian malnovan postenon en la Gewandhaus kaj regule instruis en la konservatorio. Li sin dediĉis precipe al sia dua granda oratorio Elija, kiun li por la unua fojo prezentis la 26-an de aŭgusto 1846 okaze de la Festivalo de Birmingham. La publiko entuziasmigite aplaŭdis lian verkon, kaj post lia reveno al Lepsiko li plulaboris kiel kutime. Tamen rapide evidentiĝis, ke lia sano estis serioze difektiĝanta. En 1847, Mendelssohn vojaĝis por la deka kaj lasta fojo Anglien, por direkti prezentadojn de Elias en la Halo de Exeter, sed ankaŭ en Manchester kaj Birmingham.

Tombo de Cécile Mendelssohn Bartholdy

Ŝokis lin post lia reveno la mesaĝo pri la morto de sia fratino Fanny, la 14-an de majo. Li retiriĝis el la publika sfero kaj feriis plurajn monatojn en Svisio kaj suda Germanio. En Lepsiko la 28-an de oktobro, Mendelssohn spertis apopleksion. Post plia apopleksio la 3-an de novembro, li falis en komaton kaj mortis dum la sekva tago. Lia loĝo- kaj mortodomo, en la hodiaŭa Goldschmidtstraße 12 de Lepsiko, hodiaŭ fariĝis muzeo nomita la "Mendelssohn-domo", kaj la federacia registaro klasifikis ĝin kiel loko de nacia graveco en la tiurilata listo nomita "blua libro".

La tomboj de la familio Mendelssohn Bartholdy troviĝas en la tombejoj antaŭ Hallesches Tor en Berlino-Kreuzberg, proksime al Mehringdamm.

Felix Mendelssohn Bartholdy en la memoro de postaj generacioj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj kaj memorejoj[redakti | redakti fonton]

La malnova monumento, ĉ. 1900.
Koncertodomo Lepsiko kun Mendelssohn-statuo, ĉ. 1910.
Poŝtmarko pri la inaŭgurado de la Beethovenhalle kaj la 150-a datreveno de Mendelssohn
  • Statuo en Lepsiko laŭ koncepto de Werner Stein, realigita de Hermann Heinrich Howaldt, starigita antaŭ la en 1884 malfermita Gewandhaus („Koncertodomo“) en la muzikkvartalo Musikviertel, senvualigita la 26-an de majo 1892. Ĝi estis detruita de la nazia registaro en la nokto de la 9-a al la 10-a novembro 1936 dum eksterlanda vojaĝo de la lepsika urbestro Carl Friedrich Goerdeler, kaj estis verŝajne fandita dum la Dua mondmilito. La 18-an de oktobro 2008 okazis la inaŭgurado de la detala kopio antaŭ la Thomas-preĝejo.
  • En la Mendelssohn-Bartholdy-Park de Berlino, proksime al Potsdamer Platz, troviĝas memorŝtono. La parkon konceptis Helmut Preuß (19611967). La ŝtonon kun la portretreliefo de Mendelssohn oni ŝuldas al Ivo Breuker.
  • En la jaro 2000, la Mendelssohn-Gesellschaft senvualigis buston de la komponisto antaŭ la tiea samnoma metrostacio, en la elirejo Hallesches Ufer.
  • La 20-an de marto 2002 la Reganta Urbestro de Berlino, Klaus Wowereit, senvualigis la memortabulon Fanny Hensel kaj Felix Mendelssohn Bartholdy antaŭ la nuna domo de la Federacia Konsilantaro, ĉe la strato Leipziger Straße, kie iam staris la domo de la familio Mendelssohn Bartholdy. Oni ĝin muntis pro iniciato de la Mendelssohn-Societo.
  • La tomba monumento de Felix Mendelssohn Bartholdy kaj de lia fratino Fanny troviĝas en Berlino-Kreuzberg sur la Dreifaltigkeits-Kirchhof inter la Mehringdamm kaj la Zossener Straße (proksime al la metrostacio Hallesches Tor).
  • Asteroido malkovrita la 24-a de aprilo 1987 de Freimut Börngen ricevis la nomon 3954 Mendelssohn.

Felix-Mendelssohn-Bartholdy-Premio en Berlino[redakti | redakti fonton]

La Felix-Mendelssohn-Bartholdy-Premio de la Stiftung Preußischer Kulturbesitz en Berlino estas la plej malnova premio pri klasika muziko, kaj postvenas la Felix-Mendelssohn-Bartholdy-Fondaĵon fonditan en 1878.

Mendelssohn-Preis en Lepsiko[redakti | redakti fonton]

La ne dotitan Mendelssohn-Muzikpremion de la urbo Lepsiko transdonu ĉiujare la urbo Lepsiko kaj la Felix-Mendelssohn-Bartholdy-Fondaĵo. La unua premiito, en 2007 fariĝis la okdekjara Kurt Masur, iniciatinto kaj prezidanto de la en 1991 naskita fondaĵo, multjara dirigento de la Gewandhaus-orkestro kaj honorcivitano de Lepsiko.

Verkoj (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

Por postmorte presitaj verkoj la verknumeroj staras inter rektaj krampoj. Eldonon de la kompleta verkaro parte realigis la Leipziger Ausgabe der Werke Felix Mendelssohn Bartholdys kiel projekto de Sächsische Akademie der Wissenschaften zu Leipzig. Ĝin publikigis la eldonejo Breitkopf & Härtel.

Simfonioj[redakti | redakti fonton]

  • 12 arĉsimfonioj (1821–1823), samkiel simfonimovimento en c minora (1823, foje nomata „arĉsimfonio n-o 13“)
  • 1-a simfonio c-minora op. 11 (1824)
  • 2-a simfonio Bb-maĵora (simfonikantato „Laŭdokanto“) op. 52 (1840)
  • 3-a simfonio a-minora („Skota“) op. 56 (1842)
  • 4-a simfonio A-maĵora („Itala“) op. 90 (1833)
  • 5-a simfonio d-minora („Reformacia Simfonio“) op. 107 (1832)

Solokonĉertoj[redakti | redakti fonton]

  • Violonkonĉerto d-minora (1822)
  • Violonkonĉerto e-minora op. 64 (1838/1844)
  • Pianokonĉerto a-minora (1822)
  • Pianokonĉerto n-o 1 op. 25 (1831)
  • Pianokonĉerto n-o 2 op. 40 (1837)
  • Pianokonĉerto n-o 3 e-minora op. postm. (fragmento de 1840/44, kompletigita el la skizoj fare de Marcello Bufalini, unua prezentado: 11-an de februaro 2007 Filharmonio de Berlino, Roberto Prosseda – piano, Berliner Symphoniker, Lior Shambadal – dirigento)
  • 2 duopokonĉertoj por 2 pianoj (E-maĵora kaj Ab-maĵora) (1823 kaj 1824)
  • Duopokonĉerto por violono, piano kaj orkestro (1823)

Uverturoj[redakti | redakti fonton]

Teatromuziko[redakti | redakti fonton]

Oratorioj[redakti | redakti fonton]

Operoj kaj kantoteatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Soldatenliebschaft (1820)
  • Die beiden Pädagogen (1821)
  • Die wandernden Komödianten (1821/22)
  • Die beiden Neffen oder der Onkel aus Boston (1822/23)
  • Die Hochzeit des Camacho. Komika opero op. 10 (1824/25)
  • Die Heimkehr aus der Fremde. kantoteatraĵo op. 89 (1829)
  • Loreley op. 98 (nekompleta; 1847)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • 7 arĉkvartetoj: Eb-Dur (1823), op. 13 (1827), op. 12 (1829), op. 44 No. 1–3 (1837/1838) und op. 80 (1847)
  • 2 arĉkvintetoj: No. 1, A-Dur, op. 18 (1826), No. 2, Bb-Dur, op. 87 (1845)
  • Okteto op. 20, 1825
  • Instrumentaj sonatoj por violono (op. 4 1823, F-maĵora, 1838), vjolo (1823/24) kaj violonĉelo (op. 45, 1838 und op. 58, 1842/43)
  • Pianotrioj: d-minora op. 49, c-minora op.66
  • 3 pianokvartetoj: c-minora (1822) op. 1, f-minora (1823) op. 2, b-minora (1825) op. 3

Pianomuziko[redakti | redakti fonton]

Orgenmuziko[redakti | redakti fonton]

  • Preludo d-minora (1820)
  • Andante D-maĵora (1823)
  • Passacaglia c-minora (1823)
  • Tri preludoj kaj fugoj op. 37 (1836/37)
  • Tri fugoj (1839)
  • Preludo c-minora (1841)
  • Ses sonatoj op. 65 (1844/45)
  • Andante con variazioni D-maĵora (1844)
  • Allegro Bb-maĵora (1844)

Lidoj kaj duetoj[redakti | redakti fonton]

  • Zwölf Gesänge op. 8 (1824-28)
    Minnelied im Mai, Das Heimweh *, Italien *, Erntelied, Pilgerspruch, Frühlingslied, Maienlied, Andres Maienlied, Romanze, Im Grünen, Abendlied, Suleika und Hatem (Duett).
    * komponita de Fanny Hensel, fratino de Felix Mendelssohn Bartholdy. Laŭ poemoj de Ludwig Hölty, Friederike Robert, Franz Grillparzer, Paul Flemming, Jakob von der Warthe, Johann Heinrich Voß, Johann Wolfgang von Goethe.
  • Zwölf Lieder op. 9 (1827-30)
    Frage, Seemanns Scheidelied, Geständnis, Wartend, Im Frühling, Im Herbst, Scheidend, Sehnsucht *, Frühlingsglaube, Ferne, Verlust *, Entsagung, Die Nonne.
    * komponta de Fanny Hensel. v J.H. Voß, Karl Klingemann, Johann Gustav Droysen, Ludwig Uhland, Heinrich Heine.
  • Sechs Gesänge op. 19 a (1830-32)
    Frühlingslied, Das erste Veilchen, Winterlied, Neue Liebe, Reiselied, Gruß.
    Laŭ poemoj de Ulrich von Lichtenstein, Egon Ebert, H. Heine.
  • Sechs Gesänge op. 34 (1832-36)
    Minnelied, Auf Flügeln des Gesanges, Frühlingslied, Suleika, Sonntagslied, Reiselied.
    Laŭ poemoj de H. Heine, K. Klingemann, J.W.v. Goethe, Lord Byron.
  • Sechs Gesänge op. 47 (1832-39)
    Minnelied, Morgengruß, Frühlingslied, Volkslied, Der Blumenstrauß, Bei der Wiege.
    Laŭ poemoj de Ludwig Tieck, H. Heine, Nikolaus Lenau, Ernst von Feuchtersleben, K. Klingemann.
  • Sechs Lieder op. 57 (1839-42)
    Altdeutsches Lied, Hirtenlied, Suleika, O Jugend, o schöne Rosenzeit, Venetianisches Gondellied, Wanderlied.
    Laŭ poemoj de Heinrich Schreiber, L. Uhland, J.W.v. Goethe, Thomas Moore, Joseph von Eichendorff.
  • Sechs zweistimmige Lieder op. 63 (1836-44)
    Ich wollt', mein Lieb', Abschiedslied der Zugvögel, Gruß, Herbstlied, Volkslied, Maiglöckchen und die Blümelein.
    Laŭ poemoj de H. Heine, Hoffmann von Fallersleben, Victor Hugo.
  • Sechs Lieder op. 71 (1842-47)
    Tröstung, Frühlingslied, An die Entfernte, Schilflied, Auf der Wanderschaft, Nachtlied.
    Laŭ poemoj de H.v. Fallersleben, K. Klingemann, N. Lenau, J.v. Eichendorff.
  • Drei zweistimmige Lieder op. 77 (1836-47)
    Sonntagsmorgen, Das Ährenfeld, Lied aus Ruy Blas.
    Laŭ poemoj de L. Uhland, H.v. Fallersleben, V. Hugo.
  • Drei Lieder für eine tiefe Stimme op. 84 (1831-39)
    Da lieg' ich unter den Bäumen, Herbstlied, Jagdlied.
    Laŭ poemoj de K. Klingemann, aus Des Knaben Wunderhorn.
  • Sechs Gesänge op. 86 (1826-47)
    Es lauschte das Laub, Morgenlied, Die Liebende schreibt, Allnächtlich im Traume, Der Mond, Altdeutsches Frühlingslied.
    Laŭ poemoj de K. Klingemann, J.W.v. Goethe, H. Heine, Emanuel Geibel, Friedrich von Spee.
  • Sechs Gesänge op. 99 (1830-45)
    Erster Verlust, Die Sterne schau'n in stiller Nacht, Lieblingsplätzchen, Das Schifflein, Wenn sich zwei Herzen scheiden, Es weiß und rät es doch keiner.
    Laŭ poemoj de J.W.v. Goethe, Albert von Schlippenbach, el Des Knaben Wunderhorn, L. Uhland, E. Geibel, J.v. Eichendorff.
  • Zwei Gesänge (1835)
    Das Waldschloß, Pagenlied.
    Laŭ poemoj de J.v. Eichendorff.
  • Drei zweistimmige Volkslieder (1836)
    Wie kann ich froh und lustig sein, Abendlied, Wasserfahrt.
    Laŭ poemoj de Johann Philipp Kaufmann , H. Heine.
  • Zwei Gesänge (1841, 1832)
    Ich hör ein Vöglein, Todeslied der Bojaren.
    Laŭ poemoj de Adolf Böttger, Carl Leberecht Immermann.
  • Zwei Romanzen von Lord Byron (1833/34)
    Keine von der Erde Schönen, Schlafloser Augen Leuchte
  • The Garland (La florkrono) (1829). Laŭ poemo de T. Moore.
  • Seemanns Scheidelied (1831). Laŭ poemo de H.v. Fallersleben.
  • Weihnachtslied (1832)
  • Des Mädchens Klage (1835). Laŭ poemo de Friedrich Schiller.
  • Warnung vor dem Rhein (1840). Laŭ poemo de Karl Simrock.

Profana ĥormuziko[redakti | redakti fonton]

  • Sechs Lieder op. 59 (1844)
    Abschied vom Wald (O Täler weit, o Höhen), Die Nachtigall, Im Grünen, Ruhetal, Jagdlied, Frühzeitiger Frühling

Motetoj[redakti | redakti fonton]

  • Responses to the Commandments (1833) Lord, have mercy upon us (Zum Abendsegen)
  • La 2-a psalmo op. 78/1 (1843) Warum toben die Heiden
  • La 100-a psalmo (1844) Jauchzet dem Herrn alle Welt
  • La 43-a psalmo op. 78/2 (1844) Richte mich, Gott
  • La 22-a psalmo op. 78/3 (1844) Mein Gott, warum hast du mich verlassen?
  • Denn er hat seinen Engeln befohlen über dir (1844)
  • Sechs Sprüche zum Kirchenjahr op. 79 (1843–1846)
  • Nunc dimittis Lord, now lettest thou op. 69/1

Kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Christe, Du Lamm Gottes (1827)
  • O Haupt voll Blut und Wunden (1830)
  • Vom Himmel hoch (1831)
  • Wir glauben all (1831)
  • Ach Gott vom Himmel sieh darein (1832)
  • Die erste Walpurgisnacht op. 60
  • Festgesang op. 68 (1840) komponita por la Gutenberg-festo
  • Wer nur den lieben Gott lässt walten (1829) ĥoralkantato

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Mendelssohn-Studien, herausgegeben für die Mendelssohn-Gesellschaft von Cécile Lowenthal-Hensel, Rudolf Elvers, Hans-Günter Klein und Christoph Schulte, Berlin 1972 bis Hannover 2007
  • Felix Mendelssohn Bartholdy: Briefe, herausgegeben von Rudolf Elvers, Frankfurt am Main 1984
  • Felix Mendelssohn Bartholdy: Briefe. Band 1: Reisebriefe von Felix Mendelssohn Bartholdy aus den Jahren 1830 bis 1832. Band 2: Briefe aus den Jahren 1833 bis 1847. Faksimiledruck der 1861 und 1863 im Verlag Hermann Mendelssohn veröffentlichten Brief-Bände. Verlag für Berlin-Brandenburg, Potsdam 1997, ISBN 3-930850-68-0
  • Die Musikveranstaltungen bei den Mendelssohns – Ein 'musikalischer Salon'? Die Referate des Symposions am 2. September 2006 in Leipzig. Hrsg. im Auftrag des Mendelssohn-Hauses von Hans-Günter Klein (Leipzig – Musik und Stadt – Studien und Dokumente, Band 2). Mit Beiträgen von Barbara Hahn, Petra Wilhelmy-Dollinger, Wolfgang Dinglinger, Hans-Günter Klein, Ralf Wehner
  • Hans Christoph Worbs: Mendelssohn Bartholdy, rororo-Bildmonographie, rm 215, 1974, ISBN 3-499-50215-1
  • Eka Donner: Felix Mendelssohn Bartholdy: aus der Partitur eines Musikerlebens . Droste, Düsseldorf 1992, ISBN 3-7700-0989-4
  • Gömann, Silke: Die Orchestersinfonien Felix Mendelssohn Bartholdys. Studien zum gegenwärtigen Fachdiskurs, Diss. Univ. Bonn 1999
  • Heinrich Eduard Jacob: Felix Mendelssohn und seine Zeit: Bildnis und Schicksal eines Meisters. S. Fischer, Frankfurt am Main 1959 (Neuauflage: Fischer-Taschenbuch Nr. 5023; 1981); ISBN 3-596-25023-4
  • Willi Reich (Hrsg.): Felix Mendelssohn im Spiegel eigener Aussagen und zeitgenössischer Dokumente. Manesse, Zürich 1987, ISBN 3-7175-1281-1
  • Ralph Larry Todd: Mendelssohn: Sein Leben – Seine Musik. Aus dem Englischen von Helga Beste. Carus-Verlag, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-89948-098-6
  • Hans-Günter Klein (Hrsg.): Felix Mendelssohn Bartholdy. Ein Almanach, Henschel Verlag, Leipzig 2008
  • Thomas Lackmann: Das Glück der Mendelssohns – Geschichte einer deutschen Familie. Aufbau, Berlin 2005, ISBN 3-351-02600-5
  • Peter Sutermeister: Felix Mendelssohn Bartholdy: Briefe einer Reise durch Deutschland, Italien und die Schweiz. Niehans, Zürich 1958
  • Sidney Osborme, Germany and her Jews, London 1939, S. 405.
  • Salomon Wininger, Große jüdische National-Biographie, Bd. 4, 1929, S. 494.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Literaturo de kaj pri Felix Mendelssohn Bartholdy en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko

Biografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj aŭdekzemploj[redakti | redakti fonton]

Projektoj kaj societoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]