Felix Platter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Felix Platerus primus
(1536-1614)
portreto de Felikso Platero farita de Hans Bock la Maljuna (1550-1624)
portreto de Felikso Platero
farita de Hans Bock la Maljuna (1550-1624)
Persona informo
Naskiĝo 28-a de oktobro 1536
en Bazelo, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Morto 28-a de julio 1614
en Bazelo, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Svislando [#]
Alma mater Universitato de Montpellier, Universitato de Bazelo
Profesio
Profesio kuracisto • anatomo • botanikisto • academic • universitata profesoro • psikiatro • kuracisto-verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Felikso Platero la 1-a (1536-1614) estis svisa kuracisto, patologo, oftalmologo, anatomo kaj botanikisto. Li estis filo de la luterana humanisto Tomazo Platero la Maljuna (1499-1582) kaj duonfrato de la humanisto kaj kuracisto Tomazo Platero la Juna (1574-1628). Malgraŭ la financa situacio de siaj gepatroj, li studis Medicinon en Montpellier, kie li ricevis sian diplomon en 1557.

Dum 54 jaroj li estis arkiatro kaj profesoro pri medicino. Li estas fondinto de botanika ĝardeno, kiu, ĉar li estis seninfana, li ĝin dediĉis al siaj studentoj. Li havis belegan kolekton da naturhistorio kaj estis entuziasma anatomo. Oni diras ke li estas la unua kiu disekciis homkorpon en Germanio en la Vesalia Lernejo[1] kaj unue priskribis iun intrakranian tumoron ankaŭ konata kiel meningiomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Felikso Platero komencis studi medicinon en la Fakultato pri Medicino de Montpellier, en 1552, sed li doktoriĝis en 1557, en Bazelo, kie li okupis la katedrojn de teoria kaj praktika medicino. En 1571, li estis nomumita kuracisto de la urbo. Kiel parto de siaj lecionoj, li praktikadis publikajn kaj privatajn nekropsiojn. Liaj manuskriptoj pri anatomio baziĝas sur la modeloj de Andreo Vesalio.

Inter 1602 kaj 1604 li publikigis sian "Praxis medica", kie, je la unua fojo, la malsanoj estas klasifikitaj laŭ la simptomoj. Li ankaŭ estis la unua atribui naturajn kaŭzojn al la mensmalsanoj kaj ne plu al magiaĵo aŭ demonagado. Li ankaŭ lasis plurajn dokumentojn ankoraŭ ne publikigitajn priskribante plurajn pestepidemiojn, krom kelkaj statistikoj pri la nombro de pacientoj, inter kuracitoj kaj mortintoj.

La anatomo Felikso Platero sidas meze ĉe tablo plena je kirurgiaj iloj kune kun du aliaj homoj. Malsupre staras la figurojn de Hipokrato kaj Galeno

Li estas pli konata pro siaj esploroj en la kampo de la oftalmologio. Li studis la sensoriajn kapablojn de la retino kaj de la kristalino samkiel ties funkciojn. Li studis la miopion sur sia propra okulo samkiel la efektoj de la blindeco. Li penis studi traktadon por la katarakto kaj esploris la influon de eksteraj faktoroj sur okazado de ĉi-malsano, ĉefe rilate al la alkemiistoj kiuj laboras apud la fajro. En 1583, li publikigis traktadon pri tiu temo, sed tiu verko restis nekonata ĝis kiam lia nepo Felix Platter la 2-a (1605-1671) ĝin republikigas en 1626.

Krom Medicino, li ankaŭ okupis sin per kolektado de elementoj por la Natura Muzeo, ian hebarion kaj diversajn muzikilojn. Tio estis Guillaume Rondelet[2], kun kiu li studis en Montpellier, kiu instruis lin la teknikon pri plantosekado, kiu estis disvolvita en italio de Luca Ghini.

Lia herbario estis parte konservita en la Universitato de Berno kaj enhavas 813 specimenoj devenantaj el Svisio, Francio, Italio, Hispanio kaj Egiptio. Montajno, trapasante Bazelon, en 1580, admiris kaj notis en siaj taglibroj ke li aplikis la herbaĵojn laŭ ties koloroj, kaj la filozofo opiniis ke la botanikisto tiel nature estis disponinta la plantojn surpapere, ke la specimenoj ŝajnis ĵus kolektitaj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Beschreibung der Stadt Basel 1610 und Pestbericht 1610/11. Eldonita de Valentin Lötscher. Schwabe, Bazelo/Stuttgart 1987
  • Observationes in hominibus affectibus plerisque corpori et animo functionum laesione, dolore aliave molestia et vitio incommodantibus. Libri tres. Basel 1614; deutsch: Observationes. Krankheitsbeobachtungen in drei Büchern. 1. Buch: Funktionelle Störungen des Sinnes und der Bewegung. Tradukita de Günther Goldschmidt, prilaboritaj kaj eldonita de Heinrich Buess (1911-1984). Huber, Bern/Stuttgart 1963.
  • Historia vitae Thomas Platteri. Zürich 1724; deutsch: Lebensbeschreibung. Hrsg. von M. Lutz, Basel 1790.
  • Tagebuch (Lebensbeschreibung) 1536-1567. Hrsg. v. Valentin Lötscher. Schwabe, Basel/Stuttgart 1976.
  • Praxis medica[3], 1604
  • De Corporis Hvmani Strvctvra, "Pri la strukturo de la homa korpo", 1543, Bazelo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]