Felixstowe estas marborda urbo kaj civila paroĥo en Anglio, landoparto de Britio. Ĝi apartenas al la regiono oriento de Anglio, al la tradicia graflandoSuffolk kaj al la distriktoEast Suffolk. Laŭ la censo de marto 2011 en la urbo vivis 23 564 loĝantoj, laŭ oficiala takso meze de 2020 estis 24 441,[1] sur areo de 17 kvadrataj kilometroj,[2] kio rezultigas loĝdenson de 1 438 loĝantoj/km². La urba haveno estas la plej granda kontenera haveno de Brtitio kaj onidire de Eŭropo.