Felletin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Felletin (stacidomo).
Felletin
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Felletin (ĉefurbo)
INSEE kodo 23079 [+]
Poŝtkodo 23500
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ino Renée Nicoux
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 536  (2021) [+]
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°53′04″N 2°10′25″O  /  45.88444°N, 2.17361°O / 45.88444; 2.17361 (Felletin) (mapo) Koordinatoj: 45°53′04″N 2°10′25″O  /  45.88444°N, 2.17361°O / 45.88444; 2.17361 (Felletin) (mapo)
Alto 459 m [+]
Areo 13,74 km² (1 374 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Felletin en Francio
45° 53′ 04″ Nordo 2° 10′ 25″ Oriento / 45.8844 °N, 2.1736 °O / 45.8844; 2.1736 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Felletin [+]
vdr

Felletin estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1912 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Felletin etendiĝas sur 13,74 km², kaj havis 1912 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas po 139 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de Felletin situas je alteco de 685 metroj.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Felletin apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Renée Nicoux, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Felletin estas la ĉefurbo de la kantono de Felletin. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]