Fellow
Aspekto
La titolo Fellow (angle por egalulo, kunulo, kamarado aŭ membro) rilatas en universitatoj kaj aliaj sciencaj asocioj al membro (ne en la jura senco) de la korporacio.
La termino havas sian originon en la anglalingva mondo, de kie ĝi estis adoptita dum la politike dezirata internaciigo de la eŭropa scienca komunumo (vidu ankaŭ la Bolonjan Procezon). Sed tiu ĉi termino estas sufiĉe malpreciza, ne ekzistas ĝeneralaj reguloj pri kiel la titolo estas uzata, rezulte ke ĉiu akademia institucio aljuĝas la titolon laŭ sia bontrovo.