Femurosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Femurosto de la homo

La femurosto (latine os femoris (TA)) estas la osto de la femuro. Ĝi estas longa, para kaj nesimetria osto, kiu artikiĝas proksimale kun la koksosto, kaj distale kun la tibio kaj la patelo. Ĝi estas la plej longa kaj plej masiva osto de la homa skeleto.[1]

Ĝi konsistas el tri partoj: unu centra parto (diafizo) kaj du ekstremaĵoj (epifizoj).

Centra parto[redakti | redakti fonton]

La diafizo, aŭ femurosta korpo (corpus femoris (TA)) havas triangulan sekcon. Ĝia malantaŭa latero formas pli reliefan ostan kreston, nomatan aspra linio (linea aspera (TA)), kiu estas muskola insertoloko, vertikala, tribranĉa supre kaj dubranĉa meze kaj malsupre.

Proksimala ekstremaĵo[redakti | redakti fonton]

La proksimala epifizo de femurosto prezentas plurajn partojn:

  • la femurosta kapo (caput femoris (TA)) formas la du trionojn de sfero, ĉirkaŭ 25 milimetrojn radiusa, eningiĝanta en la koksostan acetabulon, tiel estigante la kokso-femuran artikon (articulatio coxofemoralis (TA)). Ĝia artika surfaco estas tute tegita de kartilago, krom ĉe cirkleca kaveto nomata femurostokapa foveo (Fovea capitis femoris (TA)), kie fiksiĝas la femurostokapa ligamento (ligamentum capitis femoris (TA));
  • la femurosta kolo (collum femoris (TA)) estas la porcio pli mallarĝa kaj cilindroforma, kiu portas la kapon kaj kunligas ĝin al la cetero de la proksimala epifizo. Frakturoj ofte okazas tie;
  •  la maĵora trokantero (trochanter major (TA)), ankaŭ nomata granda trokantero, estas kvarangula tuberaĵo lokita ĉe la supero-laterala parto, sur kiu fiksiĝas pluraj pelvo-trokanteraj muskoloj;[2]
  •  la minora trokantero (trochanter minor (TA)), aŭ eta trokantero, kiu estas konika eminenco ĉe la malsupero-mediala parto, sur kiu fiksiĝas la iliako-psoasa muskolo (musculus iliopsoas (TA)).

Distala ekstremaĵo[redakti | redakti fonton]

La distala epifizo de la femurosto, kiu artikiĝas kun la proksimala ekstremaĵo de la tibio, konsistas el du kondiloj, unu mediala (Condylus medialis (TA)) kaj unu laterala (Condylus lateralis (TA)). Ili estas disigitaj dorse fare de la interkondila kavo (Fossa intercondylaris (TA)), kaj kuniĝas ventre estigante la patelan surfacon (Facies patellaris (TA)). Tiu lasta artikiĝas kun la dorsa faco de la patelo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]